Dâmbovița estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio.
Ĝia ĉefurbo estas Târgoviște. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 479 404 loĝantoj sur areo de 4 054 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 118 loĝantoj/km².
Distrikto Dâmbovița | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Târgoviște |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | DB |
Telefono | +40×45... |
Areo | 4 054 km² (37-a rango) |
Loĝantaro | 479 404 (stato de 2021, 15-a rango) |
Loĝdenso | 118/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distrikto Prahova; sud-oriente: distrikto Ilfov; sude: distriktoj Giurgiu kaj Teleorman; okcidente: distrikto Argeș; norde: distrikto Brașov.
Dâmbovița havas areon de 4.054 km², tio estas 1,7 % de la areo de Rumanio. Ĝia plej alta loko estas pinto Omu en la montaro Bucegi, kun alto de 2.505 metroj; la plej malalta loko estas en la ebenaĵo Câmpia Titu kun 120–125 metroj. La distrikto konsistas el 2 municipoj, 5 urboj kaj 81 komunumoj kun 361 vilaĝoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto Dâmbovița, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.