Dendritaj ĉeloj estas ĉeloj de la imuna sistemo, kiuj laŭ tipo evoluiĝas el monocitoj aŭ el praformoj de T-limfocitoj.
La ĉefa funkcio de la dendritaj ĉeloj estas la antigena (antikorpo-genera) procesigo kaj prezento de strukturoj kiujn la imuna sistemo antaŭe rekonis korpofremdaj - ekzemple mikroorganismoj aŭ ties eroj. Per disfluigo de specifaj citokinoj, do proteinoj reguligantaj la krekson kaj diferencigon de ĉeloj, kaj la elformigo de specifaj ĉelsurfacaj receptoroj, ili influas T-limfocitojn kaj sekve plifortigas la specifan ĉelan imunan defendon. La ĉeloj unuafoje priskribiĝis en 1973. Koresponde al sia nomo, la ĉeloj havas specifajn citoplasmajn "branĉetojn" (la latina vorto dendriticus signifas "disbranĉiĝinta"), kio donas al ili sian tipan stelforman aspekton.
La 3-an de oktobro 2011 la sciencistoj Ralph Marvin Steinman, Bruce Beutler kaj Jules Hoffmann estis honorigitaj per la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dendrita ĉelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.