La loĝantaro de Afganio estis ĉirkaŭ 32 milionoj en 2015, kio inkludas 2.7 milionojn da afganaj civitanoj kiuj estas loĝantaj provizore en Pakistano kaj Irano.
La lando estas komponita de mult-etna kaj multlingva socio, kio ŝuldas al ties situo en historia loko por komercaj kaj invadaj vojoj inter Centra Azio, Suda Azio, kaj Okcidenta Azio. La plej granda etna grupo inter la loĝantaro de Afganio estas la Paŝtuoj, sekve de Taĝikoj, Hazaroj, Uzbekoj, Aimakoj, Turkmenoj, Beluĉoj kaj aliaj.
Je 2013 46% el la loĝantaro de Afganio estas sub 15 jaroj de aĝo kaj 74% el la loĝantaro loĝas en ruraj areoj. Averaĝaj virinoj naskas ĝis kvin filojn dum sia vivo kaj 6.8% el ĉiuj infanoj mortiĝas en naska aŭ infana epoko. Vivespero en 2013 estis 60 jaroj kaj nur .1% de la loĝantaro inter aĝoj de 15 kaj 49 havis HIV.
La loĝantaro de Afganujo apartenas al granda nombro de etnaj grupoj kaj triboj. Pro historiaj kialoj la paŝtuoj emas konsideriĝi la naciportanta popolo. En multaj regionoj diversaj etnoj loĝas miksitaj kaj oni ne scias precize la nombron de loĝantoj. La kategorigo en etnajn grupojn malfacilas ankaŭ, ĉar memdifino kaj ekstera difino ofte malsamas.
Tial oni ne konsideru la nombron kaj procentojn de etnaj grupoj kiel ekzaktaj valoroj, sed nur kiel taksado. La sekvaj nombroj estas ekstrapolitaj al la jaro 2009.
Paŝtuoj, historie Afganoj estis la fondintoj kaj nomdonintoj de la lando. Ili reprezentas inter 40 kaj 50 % de la loĝantaro. Nombras kiel paŝtuoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.
Taĝikoj estas la dua plej granda grupo de la lando. La nomo signifas ĝenerale la persparolantajn loĝantojn de Afganujo, kiujn oni nomas ankaŭ "Parsiwan" (persparolantoj) aŭ, oriente kaj sude, "Dihgan" kaj "Dihwar" (vilaĝposedantoj, tio estas malnomadoj). La taĝikoj ne vere estas etno, ne ekzistas konstateblaj kultura, socia aŭ politika diferenco al aliaj grupoj. Okcidente ili estas la rektaj posteuloj de la persa popolo de Irano, en la nordo tiu de la persparolanta popolo de centra Azio. Ili reprezentas la plimulton en la plej multaj urboj.
La nomon "taĝikoj" uzas plej ofte aliaj por distingi grupojn de loĝantoj, kiuj ne apartenas al triba socio, parolas la persan kaj apartenas plej ofte al sunaismo. Taĝikoj estas inter 20 kaj 35 % de la loĝantaro. Ankaŭ aliaj persparolantaj grupoj, kiel ekzemple la kizilbaŝoj identigas sin pli kaj pli ofte kiel taĝikoj.
Hazaroj, ankaŭ persparolantoj, tamen ĉefe ŝiismanoj estas 7 ĝis 20 % de la tuta loĝantaro.
Ekzistas aldone pluraj aliaj malgrandaj etnaj grupoj en Afganujo kiel la aimakoj (3 ĝis 6 %), turkmenoj (1 ĝis 3 %), beluĉoj (< 1 %), nuristananoj kaj multaj aliaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Demografio de Afganio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.