Delmas estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Mpumalanga.
Delmas | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2210 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 28° 41′ O -26.1528.68333333333326° 9′ S, 28° 41′ O [+] | ||
Alto | 1 558 m [+] | ||
Areo | 8,74 km² ( 874 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Delmas, Mpumalanga [+] | |||
Delmas situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Brakpan troviĝas 33, Benoni 37, Johanesburgo 60, Pretorio 67, Bloemfontein 412, Durbano 471, Port Elizabeth 919, Kaburbo 1311 km.
Delmas estis fondita en 1907, kie estis bieno "Witklip" (=blanka ŝtono). La posedanto estis franco, Frank Dumat, kiu nomis la lokon "de le ma" (=de la malgranda bieno).
Delmas estas centro de agrikultura areo, kie oni kultivas grenojn, tritikojn, maizojn, terpomojn kaj oni bredadas kokojn. Oni trovis karbon en la proksimeco.
Aŭtovojo Johanesburgo-Emalahleni preteriras Delmas-on, krome estas flankovojoj al la proksimaj komunumoj.
Delmas havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-21 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 623 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Delmas, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.