Carl SPITZWEG (naskiĝis la 5-an de februaro 1808; mortis la 23-an de septembro 1885) estis germana romantika pentristo kaj poeto.
Li estas konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la epoko Bidermajro.
Carl Spitzweg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 5-an de februaro 1808 en Munkeno | ||||
Morto | 23-an de septembro 1885 (77-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Nacieco | germana | ||||
Sukcesis kiel | pentristo | ||||
Artista celigo | Romantikismo | ||||
Reprezentaj verkoj | La malriĉa poeto, La legemulo | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Tombo | Alter Südfriedhof | ||||
Lingvoj | germana | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario | ||||
Alma mater | Munkena universitato • Wilhelmsgymnasium | ||||
Subskribo | |||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • verkisto • poeto | ||||
Verkoj | Magiisto kaj drako Gazetleganto en la ĝardeno La legemulo La geologo La malriĉa poeto La kaptita amletero | ||||
Li naskiĝis en Unterpfaffenhofen (hodiaŭ Germering, en Bavario) kiel la dua el tri filoj de Franziska kaj Simon Spitzweg. Lia patro, riĉa komercisto, trejnis Carl kiel apotekisto. Li ekhavis sian diplomon de la Universitato Munkeno, sed renormaliĝinte post malsano li ekdediĉis sin al pentrado. Spitzweg estis memlerninta kiel artisto, kaj komenciĝis per kopiado de verkoj de flandraj majstroj. Li kontribuis per sia unuaj laboroj al satiraj revuoj. Post ricevo de heredo en 1833, li povis dediĉi sin rekte al pentrado.
Poste, Spitzweg vizitis eŭropajn artcentrojn, studante verkojn de diversaj artistoj kaj rafinante sian teknikon kaj stilon; li vizitis Pragon, Venecion, Parizon, Londonon, kaj Belgion. Liaj pli postaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj ofte estas humuraj ĝenroverkoj. Multaj el liaj pentraĵoj prezentas akre karakterizitajn ekscentrulojn, ekzemple La legemulo (1850) kaj La hipokondriulo (ĉ. 1865, en la Neue Pinakothek, Munkeno).
Liaj pentraĵoj inspiris la muzikalon Das kleine Hofkonzert de Edmund Nick. Li estis entombigita en la tombejo Alter Südfriedhof en Munkeno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Carl Spitzweg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.