Britannia estas ina figuro reprezentanta la personigon de la Unuiĝinta Reĝlando.
La nomo Britannia unue aperis en la buŝoj de la Romanoj kaj ĝia uzo priskribis la romian provincon Britujo, kiu tiam inkluzivis la plejparton de la Britaj Insuloj. La nomo de Britannia estas prenita de la termino "Pretannia" derivita de la nomo de la pretanianoj - la loĝantoj de la insuloj laŭ la kredo de la grekoj.
Britannia kun tridento kaj ŝildo akiris la statuson de diino en la romia religio. En modernaj tempoj ĝi fariĝis la personigo de Britio, aperante interalie sur monbiletoj de Banko de Anglio kaj sur la dorso de malnovaj britaj moneroj kiel la penco de la tempo de la reĝino Viktoria.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Britannia (personigo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.