Binoklo estas optika aparato, uzata por la observado de malproksimaj objektoj.
Ĝi konsistas el du paralelaj lornoj permesantaj observi per ambaŭ okuloj, tio, kiu permesas konservi iamezure la stereoskopan vidon.
Male al la astronoma lorno, la binoklo, uzita por rigardi "ne-ĉielajn" objektojn, devas doni rektan bildon (kun supre supren).
Tipoj de binokloj
Teatra binoklo ornamita de perlamoto
Binoklo kun prismoj de Porro
Interna vido de binoklo kun prismoj de Porro
Binoklo kun prismoj de Abbe-Köning
Schmidt-Pechan prismoj-Binoklo
La lorno duope uzata por konsistigi binoklon estas:
Aŭ la Lorno de Galileo: la objektivo estas kuniga (kolekta) lenso kaj okulario estas disiga (malkolekta) lenso. Tiu lorno donas rektan bildon, sed havas malfortan pligrandigon. Per du tiaj lornoj oni faras malgrandajn binoklojn, tiel dirataj teatraj binokloj.
Aŭ la Lorno de Kepler: ambaŭ objektivo kaj okulario estas kunigaj lensoj. Tiu lorno donas malrektan bildon (supre malsupren). Oni rektigas la bildon per sistemo de reflektaj prismoj.
Diversaj sistemoj de prismoj ekzistas: duobla prismo de Porro, prismo kaj kvinprismo de Schmidt-Pechan aŭ tegmentforma prismo de Abbe-Köning. Tiatipa binoklo estas foje nomata prisma binoklo.
La prismo de Porro donas al lorno ĝian "discentran" aspekton. Tiu discentreco estas oportuna, ĉar ĝi malproksimigas la optikajn aksojn de la du lornoj kaj plifortigas la stereoskopan vidon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Binoklo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.