La Batalo de Varus aŭ Batalo en la Teŭtoburga Arbaro estis batalo en 9 p.K.
Ĝermanaj triboj gvidataj de Arminio (latinlingve: Arminius kaj germanlingve: Hermann) atakis kaj venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publio Kvintilio Varo - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.
La romia historiisto Tacito nomis la batalolokon "Saltus Teutoburgiensis" (Teŭtoburga Arbaro / germanlingve: Teutoburger Wald). Sed oni ne sciis, kie tio precize estis. Dum la 19-a jarcento multaj historiistoj pensis, ke la loko estis apud la urbo Detmold.
La historiisto Theodor Mommsen skribis dum 1885, ke li supozas, ke la batalo okazis en alia loko, nome en la pli norda montaro Wiehengebirge, proksime de la vilaĝo Kalkriese, 30 km norde de Osnabrück. Li konkludis tion, ĉar tie estis trovitaj romiaj moneroj.
En 1997 Tony Clunn rekomencis la serĉadon, uzante modernan elektronikan metal-serĉilon kaj tuj havis sukceson. Li trovis multajn romiajn monerojn ĉe Kalkriese. Tiuj estis de la jaroj 9 a.K. ĝis la jaro 9 p.K. Kelkaj havis aldonan stampaĵon VAR, kio estas la mallongigo de Varuso. Poste arkeologoj trovis ankaŭ armilojn, kio pruvis, ke la trovaĵoj ne estis postlasitaj de komercistoj, sed de soldatoj. Clunn ne estis historiisto aŭ arkeologo, sed estis oficiro ĉe la brita armeo, kiu havis garnizonon en Osnabrück. Li faris la esploradon en sia libertempo.
Granda plimulto de la historiistoj nun samopinias, ke Kalkriese estis la loko de la batalo. Dum la 19-a jarcento la plimulto de la historiistoj kredis, ke la batalo okazis en montaro tiam nomita Osning. Tie, proksime de la urbo Detmold monumento Hermannsdenkmal (monumento de Arminio) estis konstruita. La Osning-montaro estis renomigita al Teŭtoburga montaro. Laŭ nuna scio tio estis eraro. Oni estus devinta renomigi la pli nordan Wiehengebirge.
La romia armeestro Germanicus dum la jaroj 15 kaj 18 post Kristo gvidis pliajn batalojn en la regiono sed ne povis venki. Poste la romianoj retiriĝis okcidenten malantaŭ la riveron Rejno. La batalo ĉe la Teŭtoburga Arbaro decidis la lingvan limon inter latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj.
En la supraj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Batalo de Varus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.