La Batalo de Ĥajbar okazis en la jaro 629 inter islamanoj kaj judoj loĝantaj en la oazo de Ĥajbar , situanta ĉe 150 km el Medino en nordokcidento de la Araba Duoninsulo, en nuntempa Sauda Arabio.
Laŭ islamaj fontoj, la islamanoj atakis judojn kiuj estis rifuĝintaj en fortikaĵon.
Pri la tialoj de tiu atako, la skota historiisto William Montgomery Watt notas la eston en Hajbar de la Banu Nadir, kiuj estis incitintaj malamikecojn inter najbaraj arabaj triboj kontraŭ la islama komunumo en Medino. Itala orientalisto Laura Veccia Vaglieri, kvankam fidante la teorion de Watt, postulas aliajn motivojn inklude la prestiĝon kiun tiu engaĝiĝo donus havi Muhammad inter liaj sekvantoj, same kiel la akiraĵo kiu estus uzataj por suplementi futurajn kampanjojn.
La Judoj de Ĥajbar fine kapitulacis kaj estis rajtigitaj loĝi en la oazo kondiĉe ke ili donu dekonon de sia produkto al islamanoj. Judoj pluloĝis en la oazo dum kelkaj jaroj ĝis ili estis elpelitaj de la kalifo Umar. La trudo de imposto al la konkeritaj judoj utilis kiel antaŭaĵo por provizoj de la islama juro postulante la imponon de imposto konata kiel jizja al la ne-islamanoj sub islama regado, kaj konfiskado de tero aparteninta al ne-islamanoj por la kolektiva propraĵo de la islama komunumo. Siavice, ne-islamanoj ricevis permeson praktiki sian fidon, ĝui ioman komunuman aŭtonomecon, ricevi islamŝtatan protekton kontraŭ ekstera agreso, kaj liberiĝi el militservo kaj el zakato, kio estas deviga por islamaj civitanoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Batalo de Ĥajbar, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.