Bamako estas la ĉefurbo de Malio.
La urbo situas ĉe la rivero Niĝero kaj laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 4 227 569 loĝantoj sur areo de 245 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 255 loĝantoj/km².
Bamako | |
urbo | |
Bamako kaj rivero Niĝero | |
| |
Oficiala nomo: Bamako | |
Lando | Malio |
---|---|
Provinco | Ĉefurba distrikto Bamako |
Historia regiono | Franca Sudano |
Memorindaĵo | Granda moskeo en Bamako |
Rivero | Niĝero |
Situo | Bamako |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 12° 39′ 00″ N 08° 00′ 00″ U / 12.65000 °N, 8.00000 °U |
Areo | 252,0 km² (25 200 ha) |
Loĝantaro | 1 809 106 (01.04.2009) |
Denseco | 7 178,99 loĝ./km² |
Fondo | 1650 |
Horzono | GMT (UTC+0) |
Situo enkadre de Malio | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Bamako | |
Retpaĝo: mairiebamako.africa-web.org | |
En la antaŭurbo Kuba troviĝas la registara kvartalo de Malio.
Bamako fondiĝis en ĉirkaŭ 1650, estis okupata en 1883 de francaj trupoj kaj iĝis en 1908 ĉefurbo de franca registaro "Haut Senegal Niger". Post akiro de la sendependiĝo de sub Francio en (1960), oni igis la urbon ĉefurbo de ŝtato Malio. En 1988, Bamako estis kunsida loko WHO-Konferenco, kies Bamako-iniciativo ŝanĝis la ĝistiaman sanpolitikon de Afriko.
La 20an de novembro atako de ĝihadistoj al hotelo en Bamako finis per 27 mortoj.
Bamako estas komerca kaj industria centro (teksaj-industrio) de Malio. El Bamako kondukas la fervoja linio tra Kita, Mahina, Kayes en la havenurbon Dakaro en Senegalo. Dum la fama-fifama Dakar-ralio, Bamako estis etapa loko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bamako, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.