La bahto (taje บาท ) estas la valuto de Tajlando.
Unu bahto disdividiĝas je 100 satangoj. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas THB. Krome en Tajlando bahto estas peza unuo por oro, uzata de oraĵistoj kaj juvelistoj en la lando.
Tajlanda bahto | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Tajlando |
Subdivido: | 100 satangoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | THB |
Mallongigo: | ฿, Bt |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro 33.98695 THB 1 Eŭro = 49.46 THB 1 japana eno = 0.3689 (10-a de septembro 2009) |
La tajlanda reĝo Chulalonkorn aŭ Rama la 5-a (1853-1910) zorgis pri tio, ke Siamo povis ekprodukti monerojn laŭ eŭropa formo kaj enkondukigis monbiletojn. Aparte impresite de la moneroproduktejoj en Prusio, li enkondukis la tie viditajn altkvalitajn teknikojn ankaŭ en Siamo. La produktitaj altkvalitaj moneroj havis unuflanke la siaman blazonon kun trikapa elefanto, kaj aliflanke portreton de la reĝo. Produktiĝis aparte oraj, malplimulte arĝentaj moneroj. La tajlandanoj entuziasme akceptis la novajn monerojn kaj tre malplioftiĝis falsaj moneroj. La novaj arĝentaj tikaloj jam rekoneblis pro specifa sono, se oni faletigis ilin sur ŝtonan grundon.
Origine bahto estas la nomo de tradicia tajlanda peza unuo (1 bahto = 15,16 g), per kiu la pezo de oro kaj arĝento ankoraŭ nuntempe estas indikita en komerca kunteksto. Nur en la jaro 1940 la nacia valuto, kiu antaŭe nomatis tikalo, estis renomita bahto.
Unu bahto (taje บาท [bàːt]) estas divitia en 100 satangojn (taje สตางค์ [sātāːŋ]); 25 satangoj estas sualengo (สลึง [salɯ̌ŋ]).
Grandkvante cirkulas moneroj je 1, 2, 5 kaj 10 bahtoj. Krome ekzistas moneroj je 25 kaj 50 satangoj, kiuj tamen nur estas kutima pagilo en pli grandaj supermerkatoj. La moneroj je 1, 5 kaj 10 satangoj ne plu cirkulas, krom inter bankoj.
Monbiletoj cirkulas en valoro de 20, 50, 100, 500 kaj 1.000 bahtoj (10-bahtaj monbiletoj ne plu kutimas).
La dorsaj flankoj de la moneroj montras signifajn budhismajn templojn en Tajlando:
La dorsaj flankoj de la aktualaj monbiletoj (krom ili ankoraŭ cirkulas pli malnovaj) montras
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tajlanda bahto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.