La baĥtiaroj - perse مردم بختیاری, baĥtijari, kurde Bextiyarî - estas etno en la sudokcidento de Irano.
Ili dividiĝas en du ĉefaj grupoj, Haft Lang kaj Ĉar Lang. Malgranda parto ankoraŭ kiel nomadoj vivas de la paŝtado de bestoj. La taksoj pri la nombroj de baĥtiaroj tre diversas - la retejo etnologue.com [1] taksas nombron de 1.000.000 baĥtiaroj.
Baĥtiaroj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La deveno de la baĥtiaroj pridisputatas. Laŭ la etnologo Lorimer ilia lingvaĵo estas irana kaj la vivoregiono en altaj montoj malebligis miksiĝon kun aliaj etnoj kiel araboj kaj turkoj. Iraj Afŝar, same etnologo, aldonas, ke la tradiciaj vestaĵoj de baĥtiaraj virinoj havas grandan similecon kun tiuj de la zaratuŝtrismaj virinoj el la sasanida epoko, ke la lingvaĵo de la baĥtiaroj samas al la mezpersa lingvo de tiu epoko kaj ne havas arabajn aŭ turkajn influojn. Laŭ lia konvinko la baĥtiaroj devenas de tribo de la persoj, kiu dum la 7-a aŭ 6-a jarcento a.K. miksiĝis kun la enloĝantoj de la tiama regno Elam.
Iuj grekaj etnologoj supozas, ke la baĥtiaroj havus makedonan devenon kaj kun Aleksandro la Granda venis al Irano. Ĉar la persoj tiam diris, ke la grekoj ne venkis la batalon kontraŭ la Persa Imperio, sed nur havis bonŝancon (perse baĥt), ili ricevis la nomon "baĥtiaroj", "la bonŝanculoj" aŭ "la feliĉuloj". Tamen granda parto de la historiistoj simple opinias, ke la etno devenas de la baktroj (perse baĥtari), kiuj migris al la Zagros-Montaro.
La lingvo de la baĥtiaroj, la baĥtiara, konsideriĝas parto de la lura dialektaro de la irana lingvaro. La baĥtiara ĉefe paroliĝas en la iranaj provincoj Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari, Lorestano, Ilam, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj en partoj de Ĥuzestano kaj la provinco Isfahano.
Multaj signifaj iranaj politikistoj, ekzemple Mohamad Mosadegh kaj Sardar Asad, havas baĥtiarajn radikojn. La etno ankaŭ estas parto de la nomo de la irana provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari. Internacie konatas aparte Soraja Esfandijari Baĥtijari.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Baĥtiaroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.