BIOS (angle BIOS, basic input/output system — baza eniga-eliga sistemo) estas aro da mikroprogramoj, efektivigantaj aplikprograman interfacon por laborado kun aparataro de komputilo kaj konektitaj al ĝi flankaparatoj.
BIOS | ||
---|---|---|
de facto standard • programaro vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Sekvanto | Unuigita Etendebla Firmprograma Interfaco | |
Partoprenanta | BIOS interrupt call • programebla nurlega memoro • viŝebla programebla nurlega memoro vd | |
BIOS estas sistema programaro.
Specoj de BIOS estas:
La termino «BIOS» estas uzata rilate al aparatoj kongruaj kun personaj komputiloj de la firmao IBM. Rilate al aparatoj, bazitaj sur aliaj platformoj, oni uzas aliajn terminojn. Ekzemple, aro de mikroprogramoj en komputiloj de la arĥitekturo SPARC povas esti nomata «PROM» aŭ «Boot».
En IBM-PC-kongrua komputilo, uzanta la mikroarĥitekturon x86, la kodo de BIOS estas deponata en integra cirkvito de la speco EEPROM.
Taskoj de BIOS estas:
Post enŝalto de IBM-PC-kongrua komputilo la procesoro legas la kodon de BIOS el la konstanta memoro, enskribas ĝin al la ĉefmemoro kaj transdonas administradon al la kodo de BIOS.
La kodo de BIOS:
La startigilo trovas kaj enskribas al la ĉefmemoro kodon de operaciumo kaj transdonas al ĝi administradon.
BIOS realigas aplikprograman interfacon por funkciado kun internaj kaj flankaj eroj de la komputilo. Startigilo de operaciumo kaj operaciumo mem uzas tiun interfacon ĝis kiam la operaciumo startigos siajn pelilojn.
Plejparton de la kodo de BIOS konsistigas mikroprogramoj, destinitaj por inicialigo de kontroliloj situantaj sur la ĉeftabulo kaj aparatoj konektitaj al ĝi (kiuj siavice povas havi siajn kontrolilojn kun siaj BIOS-oj).
Tuj post enŝalto la procesoro legas kodon de BIOS el EEPROM, enskribas al la ĉefmemoro la kodon de BIOS kaj transdonas al ĝi administradon. Antaŭ ĉio BIOS komencas testadon de aparataro (POST), dum kiu testas funkcikapablon de la kontroliloj, situantaj sur la ĉeftabulo, difinas malaltnivelajn parametrojn de ilia funkciado (ekzemple, frekvencon de la centra sistema buso kaj parametrojn de la centra mikroprocesoro, de la kontrolilo de la ĉefmemoro, de la kontroliloj de sistemaj busoj FSB, AGP, PCI, USB).
Se dum POST okazos paneo, la kodo de BIOS povas doni informon, ebligantan riveli la kaŭzon de la paneo. Se mankas eblo aperigi informon sur la ekranon, la kodo de BIOS aŭdigos sonsignalon per la integra parolilo.
Se POST estas trairita sen eraroj, la kodo de BIOS komencos serĉi startigilon de operaciumo. Serĉado estas farata sur disponeblaj kaj permesitaj en agordoj datumdeponiloj:
La kodo de BIOS enskribas al la ĉefmemoro la operaciumstartigilon kaj transdonas al ĝi administradon.
La operaciumstartigilo kaj la operaciumo mem povas dum sia funkciado ŝanĝi plejmulton de la agordoj difinitaj fare de la kodo de BIOS.
Pluraj versioj de BIOS allasas startigon tra interfacoj, origine ne destinitaj por tio (USB kaj IEEE 1394).
Malnovaj komputiloj de la familio IBM PC/XT ne havis plenskalan operaciumon (aŭ ĝia startigo ne estis nepra) kaj elvokadis integran interpretilon de la programlingvo BASIC, kiu fakte funkciis kiel primitiva operaciumo.
Kelkaj BIOS-oj provizas aldonajn funkciojn, tiuj estas:
IBM-PC-kongruaj komputiloj dekomence estis projektataj tiel ke ili estu etendeblaj. Pro tio diskoj kaj ekrano estis uzataj pere de funkcioj de BIOS; okaze de apero de nova aparataro BIOS estas reverkata, kaj programaro plu funkcias kiel antaŭe. Pli frue por tio estis uzataj PMIO (angle port-mapped I/O) kaj MMIO (memory-mapped I/O).
Kodo de BIOS disponigas kelkajn interfacojn simpligantajn komponi programojn; tiuj estas, ekzemple, funkcioj por uzado de ekrano kiel teletajpo, funkcioj por skanado de klavaro. Tiuj aplikprogramaj interfacoj (API) ebligas labori kun aparataro ĉe malalta nivelo; tial en la titolo basic input/output system ĉeestas la vorto basic (baza).
API-oj (funkcioj) de BIOS estas uzataj en primitivaj operaciumoj (tiaj kiel DOS) kaj dum startigo kaj sekura reĝimo (safe mode) en ĉiuj operaciumoj.
Malgraŭ evoluo de komputilaj sistemoj en BIOS plu estas uzataj malaktualaj teĥnologioj, en tiu nombro reala reĝimo (real mode) de funkciado de procesoro x86.
Nun Intel kaj kelkaj aliaj produktantoj de aparataro proponas uzon sur novaj platformoj de UEFI (angle: Unified Extensible Firmware Interface) anstataŭ BIOS. Ilia alianco tiutema estas Unified EFI Forum (angle: Unified EFI Forum).
Por allasi uzantojn ŝanĝi agordojn de aparataro, la kodo de BIOS disponigas ekranan menuon.
Oni povas lanĉi la menuon de BIOS (angle BIOS setup), preminte dum POST certan klavon. Ofte tiu klavo estas Del, F2, F10, Esc aŭ F8.
Jen kelkaj ebloj de tiu menuo:
La agordoj mem ne estas deponataj en la sama integra cirkvito de konstanta memoro kiel BIOS. Ili estas enskribataj al alia ico de konstanta memoro (ofte al memorĉeloj de la suda ponto). Kiam komputilo estas malŝaltita, tiu ico estas elektroprovizata el rezerva fonto, kiel ofte estas uzataj litiaj baterioj CR2032 kaj similaj (ili estas samtempe uzataj por rezerva elektroprovizado de integra sistema horloĝo.
Ĉar iom eblas malĝustaj agordoj de aparataro (malsukcesa plirapidigo, influo de komputvirusoj, malĝustaj signifoj de parametroj, aparatara paneo), antaŭvidita estas eblo je restarigo de la defaŭltaj agordoj (reŝargo de agordoj).
Fari tion eblas en diversaj manieroj:
Informoj pri celoj de la eroj de la menuo de BIOS kaj pri reŝargo de agordoj estas haveblaj en instrukcioj por ĉeftabuloj. Instrukcioj estas provizataj en kompleto kun ĉeftabuloj kaj elŝuteblas el retejoj de produktantoj de ĉeftabuloj.
Post publikigo de la operaciumo Vindozo Vista la produktantoj de komputiloj komencis aldonadi al BIOS tabelon SLIC (software licensing description table). Tiu tabelo deponas informojn pri licencado de programaro kaj estas uzata por OEM-aktivado de Vindozo sen retkonekto.
Antaŭe la kodo de BIOS estis konservita en la konstanta memoro (ROM). En modernaj sistemoj BIOS estas skribita en fulmomemoro, do ĝi povas esti anstataŭigita sen disigi la icon el la ĉeftabulo. Tio ebligas pli facilan por uzanto ĝisdatigon de BIOS, kun aldono de novaj funkcioj aŭ riparo de cimoj. Tamen tio alportas riskon ke komputilo povas infektiĝi je malica sistemestra ilaro (angle: rootkits). Aldone, malsukcesa ĝisdatigo de BIOS povas brikigi la aparaton.
Precipaj produktantoj de BIOS-oj por tekokomputiloj, personaj komputiloj kaj serviloj estas:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article BIOS, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.