En komputado imitilo estas komplekso da programaj kajaŭ aparataj rimedoj por realigi (imiti) la funkciadon de mankanta komputa sistemo (ĝin oni nomas gasto) per sistemo alia, disponebla sed malsama (ĝin oni nomas gastiganto).
Imitilo reale kaj komplete plenumas la funkciojn de la gasto, malsimile ol simulilo, kiu prezentas nur iujn aspektojn per modelo. Ekz-e simulado de uragano, epidemio aŭ tertremo ne realigas tiajn katastrofojn kaj ne estas imitado.
Oni povas uzi imitilon por ruli aplikaĵojn per komputilo kajaŭ operaciumo alia ol tiu, por kiu ili estis verkitaj. Ekz-e imitilo de Amiga sub Vindozo, aŭ de ludokonzolo Nintendo sub Linukso.
En Linukso oni povas uzi imitilon Wine por ruli aplikaĵojn Vindozajn, kaj en Vindozo oni povas imiti Vindozon per Cygwin.
De post 1971 oni uzas imitilojn de terminaloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Imitilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.