Azio-Pacifiko estas la mondoparto en aŭ proksime al la okcidenta Pacifika Oceano.
Pli preciza priskribo varias laŭ kunteksto, sed ĝenerale inkluzivas Orientan Azion, Sudan Azion, Sud-Orientan Azion kaj Oceanion. Sud-Okcidenta Azio, aliflanke, preskaŭ neniam estas inkluzivita.
La priskribo Azio-Pacifiko foje estas etendita al partoj de Rusio (sur la norda marbordo de la Pacifika Oceano), kaj landoj en la Amerikoj, ĉe la marbordo de la orienta Pacifiko. Ekzemple, la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro inkluzivas Kanadon, Ĉilion, Rusion, Meksikon, Peruon kaj Usonon .
Laŭ tre vasta interpreto, la esprimo kovras ĉiujn landojn de Azio kaj Aŭstralazio, inkluzive de la aŭstralia kontinento kaj la pli malgrandaj landinsuloj en la Pacifiko. Ĉi tio precipe okazas kiam la mondo dividiĝas en grandaj komercaj regionoj: oni parolas pri "Ameriko ", EMEA (Eŭropo, Mezoriento kaj Afriko) kaj Azio-Pacifiko.
La termino estiĝis fine de la 1980-aj jaroj, kiam plej multaj landoj en la regiono estis konsiderataj "kreskaj merkatoj".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Azio-Pacifiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.