La Pacifika Fronto, foje nomata ankaŭ Pacifika Milito aŭ Azi–Pacifika Milito, estis la scenejo de la Dua Mondmilito en kiu oni luktis en la Pacifiko kaj Sudorienta Azio.
Ĝi estis luktata en vasta areo kiu inkludis la Pacifikan Oceanon kaj insulojn, la Sudokcidentan Pacifikon, la Sudorientan Azion, kaj en Ĉinio (inklude en la Sovet–Japana konflikto de 1945).
La Dua japana-ĉina milito inter la Japana Imperio kaj la Respubliko Ĉinio okazis ekde la 7a de Julio 1937, kun bataloj tiom reen kiom ĝis la 19a de Septembro 1931 kun la japana invado de Manĉurio. Tamen, estas pli amplekse akceptita ke la Pacifika Milito mem ekis en 7a/8a de Decembro 1941, kiam Japanio invadis Tajlandon kaj atakis la britajn koloniojn Malajzio, Singapuro kaj Hongkongo same kiel la usonajn militajn kaj ŝipajn bazojn en Havajo, Vejk-insulo, Guamo kaj la Filipinoj.
En la Pacifika Milito la Aliancanoj suferis kontraŭ Japanio, kiu estis dum mallonge helpita de Tajlando kaj je multe malpli etendo fare de la Akso-aliancitoj Germanio kaj Italio. La milito finis per la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki, kaj aliaj grandaj aviadilaj bombatakoj fare de la Aliancanoj, akompanite de la Soveta militdeklaro por kaj milito kaj invado de Manĉurio en 9a de Aŭgusto 1945, rezulte en la Japana anonco de intenco kapitulaci la 15an de Aŭgusto 1945. La formala ceremonio de kapitulaco de Japanio okazis sur la usona batalŝipo Missouri en la Golfo de Tokio en la 2a de Septembro 1945. Post la milito, Japanio perdis ĉiujn rajtojn kaj titolojn pri siaj iamaj posedoj en Azio kaj en Pacifiko, kaj ĝia suvereneco estis limigita al la kvar ĉefaj hejminsuloj. La Japana ŝintoa imperiestro estis devigita lasi multon de sia aŭtoritato kaj sian dian statuson pere de la Ŝintoa Direktivo por prepari la vojon por etendaj kulturaj kaj politikaj reformoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pacifika Fronto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.