Armena Alfabeto

La armena alfabeto estas uzata por skribi la armenan lingvon ekde la jaro 405 aŭ 406 p.K.

kreita de la armena sanktulo Mesrop Maŝtoc por traduki la Biblion. oni pensas ke la alfabeto venas de la pahleva lingvo (malnova irana lingvo) aŭ de la siria, sed la vortordo tre similas al la greka lingvo. Ĝi konsistas el 36 literoj, du el ili estis aldonataj dum la ekzistado de la Kilikio. Ĝis la 19-a jarcento la klasika armena (grabaro) estis la literatura lingvo kaj de tiam ĝi estis uzita por verki en la du modernaj literaturaj dialektoj de la lingvo, orienta kaj okcidenta armenaj, kiuj disvolviĝis dum la sama epoko sed en diversaj regionoj kie ili troviĝis disigitaj en du grandaj imperioj, la Otomana kaj la Persa kaj poste la Rusa. Sovetaj reformoj de la alfabeto kondukis al la kreado de unu 39-a litero և (majusklo ԵՎ), kiu antaŭe estis dumtempe ligaturo ե+ւ.

Armena perŝtona alfabeto
Armena perŝtona alfabeto

Alfabeto

Litero Nomo Elparolo Transliterumado numera valoro
Tradicia grafio Reformita grafio Elparolo Klasika armena lingvo (grabaro) Orient-armena lingvo Okcident-armena lingvo Klasika armena lingvo
(ISO 9985)
klasika armena orienta armena okcidenta armena
Ա ա այբ [aɪb] [aɪpʰ] [ɑ] a 1
Բ բ բեն [bɛn] [pʰɛn] [b] [pʰ] b 2
Գ գ գիմ [gim] [kʰim] [g] [kʰ] g 3
Դ դ դա [dɑ] [tʰɑ] [d] [tʰ] d 4
Ե ե եչ [jɛtʃʰ] [ɛ], komence [jɛ] e 5
Զ զ զա [zɑ] [z] z 6
Է է է [ɛː] [ɛ] [ɛː] [ɛ] ē 7
Ը ը ըթ [ətʰ] [ə] ë 8
Թ թ թո [tʰo] [tʰ] t‘ 9
Ժ ժ ժէ ժե [ʒɛː] [ʒɛ] [ʒ] ž 10
Ի ի ինի [ini] [i] i 20
Լ լ լիւն լյուն [lʏn] [l] l 30
Խ խ խէ խե [χɛː] [χɛ] [χ] x 40
Ծ ծ ծա [tsɑ] [tsʼɑ] [dzɑ] [ts] [tsʼ] [dz] ç 50
Կ կ կեն [kɛn] [kʼɛn] [gɛn] [k] [kʼ] [g] k 60
Հ հ հո [ho] [h] h 70
Ձ ձ ձա [dzɑ] [tsʰɑ] [dz] [tsʰ] j 80
Ղ ղ ղատ [ɫɑt] [ʁɑtʼ] [ʁɑd] [l], or [ɫ] [ʁ] ġ 90
Ճ ճ ճէ ճե [tʃɛː] [tʃʼɛ] [ʤɛ] [tʃ] [tʃʼ] [ʤ] č̣ 100
Մ մ մեն [mɛn] [m] m 200
Յ յ յի հի [ji] [hi] [j] [h], [j] y 300
Ն ն նու [nu] [n] n 400
Շ շ շա [ʃɑ] [ʃ] š 500
Ո ո ո [o] [vo] [o], komence [vo] o 600
Չ չ չա [tʃʰɑ] [tʃʰ] č 700
Պ պ պէ պե [pɛː] [pʼɛ] [bɛ] [p] [pʼ] [b] p 800
Ջ ջ ջէ ջե [ʤɛː] [ʤɛ] [tʃʰɛ] [ʤ] [tʃʰ] ǰ 900
Ռ ռ ռա [rɑ] [ɾɑ] [r] [ɾ] 1000
Ս ս սէ սե [sɛː] [sɛ] [s] s 2000
Վ վ վեւ վեվ [vɛv] [v] v 3000
Տ տ տիւն տյուն [tʏn] [tʼʏn] [dʏn] [t] [tʼ] [d] t 4000
Ր ր րէ րե [ɹɛː] [ɹɛ] [ɾɛ] [ɹ] [ɾ] r 5000
Ց ց ցո [tsʰo] [tsʰ] c‘ 6000
Ւ ւ հիւն N/A [hʏn] [w] [v] w 7000
Փ փ փիւր փյուր [pʰʏɹ] [pʰʏɾ] [pʰ] p‘ 8000
Ք ք քէ քե [kʰɛː] [kʰɛ] [kʰ] k‘ 9000
Aldonitaj dum la 13-a jarcento
Օ օ օ [o] [o] ò N/A
Ֆ ֆ ֆէ ֆե [fɛː] [fɛ] [f] f N/A
carta tradicia grafio reformita grafio klasika armena orient-armena okcident-armena klasika armena orient-armena okcident-armena klasika armena
(ISO 9985)
numera valoro
Elparolo
Nomo Elparolo Transliterumado

Interpunkcio kaj diakritaj signoj

Signo Nomo Signifo
Ligaturo եւ Ech` wiwn citilo
Diakrita signo ՙ modifilo duonringo maldekstren?
՚ modifilo duonringo dekstren?
՛ Shesht emfaza signo
interpunkcio ՜ Bac`aganch`akan nshan krisigno
՝ Bowt` komo
՞ Harc`akan nshan demandosigno
՟ Pativ signo de mallongigo
։ Verjhaket punkto
֊ Ent`amnay streketo

Armena alfabeto

Armena Alfabeto 
Memorparko "Armena Alfabeta Monumento" en Artashavan, je 30km de Erevano.

Mesrop pasis iom da tempo en monaĥejo preparanta sin al monaĥeja vivo. Kun la subteno de princo Shampith, li predikis la evangelion en la distrikto de Goghtn proksime al la rivero Aras, kaj konvertis multajn herezulojn kaj paganojn. Tamen, li spertis grandan malfacilecon por instrui homojn, ĉar la armenoj ne posedis propran alfabeton sed male uzis grekanpersan kaj sirian skribojn, de kiuj neniu bone taŭgis por reprezenti la multajn kompleksajn sonojn de ilia propra lingvo. Denove, la Sanktaj Libroj kaj la liturgio, estantaj skribitaj en la siria, estis grandparte nekompreneblaj al la kreduloj. Tial sentiĝis la konstanta bezono je tradukistoj kaj interpretistoj por klarigi la 'Vorton de Dio' al la homoj.

Mesrop, kiu deziris ŝanĝi ĉi tiun situacion, solvis ĝin per la invento de nacia alfabeto, en kiu Isaac kaj reĝo Vramshapuh promesis helpi al li. Malfacilas precize determini kiun kontribuon Mesrop havis en la kreado de la nova alfabeto. Laŭ liaj armenaj biografoj, li konsultis Daniel, episkopo de Mezopotamio kaj Rufinus, monaĥo de Samosato. Kun ilia helpo kaj tio de Isaac kaj la reĝo, li kapablis doni definitivan formon al la alfabeto, kiun li verŝajne adaptis surbaze de la greka alfabeto. Aliaj, kiel François Lenormant, pensas ke ĝi estas derivata de la avesta lingvo. La alfabeto de Mesrop konsistis el tridek ses literoj; du pliaj (longa O kaj F) estis aldonitaj en la dekdua jarcento.

Mezepokaj armenaj fontoj ankaŭ asertas ke Maŝtoc inventis la kartvelan kaj kaŭkazajn-albanajn alfabetojn ĉirkaŭ la sama tempo. Tamen, plejparto de scienculoj ligas la kreon de la kartvela skribo al la procezo de kristanigo de Iberio, kerna kartvela reĝlando de Kartli. La alfabeto estis sekve plej verŝajne kreita inter la konvertiĝo de Iberio sub reĝo Mirian III de Iberio (326 aŭ 337) kaj la epigrafioj 'Bir el Qutt' de 430, kiuj datumas de la sama periodo kiel la armena alfabeto . La armenan alfabeton oni uzas en Armenio, Respubliko Montara Karabaĥo, Ĝavaĥko, en armenaj diasporaj komunumoj, en diversaj armenologiaj kaj kulturaj centroj. 

La invento de la alfabeto en 405 estis la komenco de la armena literaturo kaj montriĝis potenca faktoro en la konstruado de la nacia spirito. "La rezulto de la laboro de Isaac kaj Mesrop", diras Sankta Martin, "estis apartigi por ĉiam la armenoj disde la aliaj loĝantaroj de la Orienta, fari de ili malsimilan nacion kaj plifortigi ilin en la kristana fido malpermesanta aŭ faranta malpian ĉiujn fremdajn alfabetajn skribojn kiuj estis utiligitaj por transskribi la librojn de la paganoj kaj de la adeptoj de Zaratuŝtro (14).  Danke al Mesrop konserviĝis la armena lingvo (sendependa branĉo en hindeŭropa lingva familio) kaj literaturo de Armenio; sen lia laboro, la armenoj estus estintus asimilitaj de la persoj kaj sirianoj kaj estus malaperintaj kiel propra popolo kiel tiom multe da nacioj de la Oriento".

Lingvaj turismejoj

Armenia alfabeta memorparko (Armenio)

La memorparko nomata 'armenia alfabeta monumento' (armene : Հայոց այբուբենի հուշարձան) dediĉita al la armena alfabeto honore al Mesrop Maŝtoc estas la plej grava kaj granda en la mondo. Ĝi situas en la vilaĝo Artashavan en la regiono Aragatsotn. Je la 1600-a datreveno de la kreo de armena alfabeto, la arkitekto Jim Torosian (armene-hy : Ջիմ Թորոսյան) ricevis la taskon konstrui memorparkon konata sub la nomo 'armenia alfabeta monumento' (hy : Հայոց այբուբենի հուշարձան). La komplekso inkludas skulptaĵojn de ĉiuj 39 literoj de la armena alfabeto, samkiel statuoj de Mesrop Maŝtoc kaj liaj gelernantoj. Ĉiuj literoj kaj statuoj estas faritaj el armena tufa.

Armenalfabeta ĝardeno (Armenio)
Armena Alfabeto 
Oŝakan - ĝardeno de la katedralo Mesrop Maŝtoc kun la originaj 36 krucŝtonoj.

En la vilaĝo Oshakan, antaŭ la enirejo de la katedralo Mesrop Maŝtoc, troviĝas ĝardeno ornamita kun 36 "khachkars" (krucŝtonoj), prezentante la originajn 36 literojn de la armena alfabeto.

Armena arto-parko en Cleveland (Usono)

Sur la monumento troviĝas la literoj kaj la nomoj de famaj artistoj kun armenaj radikoj.

Armena heredaĵo-parko en Providence (Usono)

En Providence (Rod-Insulo) la monumento reprezentas la armenan alfabeton kaj tekstas : "Tiom longe ke la armena vorto aŭdeblas kaj Armenio ekzistas, Armenio vivos."

Monumenta libro en Novokuznetsk kaj Barnaul (Rusio)

En Novokuzneck (ruse Новокузнецк) la Fondumo «Կուզբասի հայերի միություն» (Armena Unio) starigis la monumenton. La skulptaĵo prezentas la paĝojn en la armena kaj rusa lingvoj . En Barnaul la sama monumento volis honori la armen-rusan amikecon.

Preĝejo en San-Paŭlo (Brazilo)

En Sao Paulo la loka armena komunumo financis la monumenton troviĝante ĉirkaŭ la preĝejo Johano la Baptisto .

En diversaj aliaj lokoj kiel en Nikozio (Kipro) kaj Aforville (Francio) ankaŭ ekzistas jam tiaj alfabetaj artaĵoj.

Notoj

Tags:

Armena Alfabeto AlfabetoArmena Alfabeto Interpunkcio kaj diakritaj signojArmena Alfabeto Armena alfabetoArmena Alfabeto Lingvaj turismejojArmena Alfabeto NotojArmena Alfabeto19-a jarcentoArmena reĝlando en KilikioBiblioGrabaroGreka lingvoJaroLigaturoLingvoMesrop Maŝtoc

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RusioRajtoj de GLAT en BraziloUsona varianto de la angla lingvoLeslie MandokiMuhammad AliMajmunaRotacia motoroBasbalo1917Johannes Virolainen24-a de septembroPGilgitKantono BelleyNoaRahim Jar ĤanVentotuneloVoksignoTajvano2Géza HollósiEsperantidojHerrin (Nordo)Ligo de Nacioj(11735) 1998 KN56TeresinaGuberniestroListo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojSophie de Choiseul-Gouffier1939UniversitatoZoltán GaálMontreux VD(11722) 1998 HR115Granda Nordia MilitoI Saw the Figure 5 in GoldFeroZaratuŝtrismoHipofosfata acidoBLupusoPatro niaSiberioLumoLatina alfabetoUnuiĝintaj NaciojJuchitán de ZaragozaLudkartoMonda Basbala-Molpilka KonfederacioStir-helpa sistemoImperiestraj TiliojInformadikoBoksado7Hispana lingvoManuel de PedroloBirkenwaldMalvola orgasmoEsperanto-simboloJaroSemsales (stacidomo)ĈilioAsteroida zonoAzia marabuoJulie BindelHispanioBrigitte BardotKazeoFret SNCF🡆 More