Arbara mastrumado, arbarmastrumado, forsta mastrumado aŭ forstmastrumado estas praktika apliko de la arbarscienco aŭ forstscienco.
Laŭ la nuntempe plej kompleta vortaro de forsta fako ĝi estas "tiu parto de la nacia ekonomio, kiu ampleksas la mastrumadon de la arbaro, celante la disponebligon de materialaj kaj nematerialaj prestoj" .
Ĝi konsistas en la tagaj taskoj farendaj de la profesiuloj de la forstumado, konataj kiel forstistoj, en la arbaroj, arboplantejoj aŭ forstoj, kaj rilataj naturaj resursoj. Silvikulturo aŭ arbarkultivo, kiu temas pri la kresko kaj zorgado pri arboj kaj arbaroj, estas nur parto de la forstmastrumado. Moderna forstumado estas multflanka : provizo de ligno kaj lignoproduktoj; naturaj biotopoj; natura regulado de la akvokvalito; distro; protektado de pejzaĝo kaj komunumo; dungado; estetike alloga pejzaĝo; mastrumado de la biodiverseco; mastrumado de akvokolekta areo; kaj stokejo de karbona dioksido por la atmosfera gaso.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arbara mastrumado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.