La apostola koncilio en Jerusalemo inter la jaroj 44 kaj 49 estis kunveno de la apostoloj de la unua kristana komunumo, tiu de la urbo Jerusalemo, kun Paŭlo de Tarso kaj liaj akompanantoj.
Tie interkonsentiĝis la por la historio de la kristana religio centra decido misie diskonigi la kristanan kredon inter ne-judoj. Ekestis liga interkonsento pri tio, ke sufiĉas baptiĝo por akceptiĝi en la komunumo de kristanoj, kaj ke ne nepre necesas la obeo de ĉiuj kutimoj de judismo, kiel ekzemple la cirkumcido aŭ la limigo al koŝera manĝado. La koncilio, kies decidoj ekestis pro fortaj pledoj de Paŭlo, signifis la transformon de la kristanismo de judisma sekto al propra religio kulture forte ligita al la judismo sed baze sendependa de ĝi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Apostola koncilio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.