Annie Suzanne GIRARDOT (naskiĝis la 25-an de oktobro 1931 en Parizo; mortis la 28-an de februaro 2011 samloke) estis franca aktorino.
Annie Girardot | |
---|---|
Annie Girardot en 2005 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Annie Suzanne Girardot |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1931 en 10-a arondismento de Parizo, Francio |
Morto | 28-an de februaro 2011 (79-jaraĝa) en 10-a arondismento de Parizo, Francio |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Parizo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Conservatoire national supérieur d'art dramatique • Cours Viriot |
Familio | |
Patrino | Raymonde Girardot |
Edz(in)o | Renato Salvatori |
Infano | Giulia Salvatori |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • televida aktoro • kantisto |
Verkoj | Rocco and His Brothers Live for Life Laughter attack Docteur Françoise Gailland The Piano Teacher |
Annie Girardot en la jaro 1954 komencis labori teatre. Sian filmdebuton ŝi havis du jarojn poste en Treize à table.
La unuan pli grandan rolon ŝi prezentis en 1960 en la filmo Rocco et ses frères. Dum sia tuta kariero ŝi agis en preskaŭ 150 filmoj kaj televidaj produktaĵoj, plej ofte en karakteraj roloj.
De 1962 ĝis 1988 ŝi estis la edzino de la aktoro Renato SALVATORI, kiun ŝi ekkonis dum la laboroj por la filmo Rocco et ses frères. Ili iam disiĝis, sed neniam divorcis. En 1988 Renato Salvatori mortis.
En la jaro 1989 Annie Girardot publikigis siajn memorojn: Vivre d’aimer (Vivi por ami).
Dum siaj lastaj vivjaroj Annie Girardot suferis de Alchajmero. La 28-an de februaro 2011 ŝi mortis en Pariza hospitalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Annie Girardot, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.