Per la vorto anglo-frisa lingvaro oni tradicie grupigis iujn el la okcidentĝermanaj lingvoj, pri kiuj oni supozis originan komunan pralingvon, nome la malnovangla kaj malnovfrisa lingvo kaj ties modernaj posteulaj lingvoj.
Laŭ la lingvistika koncepto komuna dum la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcentoj, la okcidentgermana lingvaro konsistu el anglo-frisa kaj pragermana branĉo.
anglofrisa lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
okcidentĝermana lingvaro • nordmara ĝermana lingvaro | |
Parolata en | vidu ĉe la unuopaj lingvoj |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro Historie: Nuntempe:
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | angl1264 |
Angla nomo | Anglo-Frisian |
Franca nomo | langues anglo-frisonnes |
Kiu divido de la ĝermanaj lingvoj ekde la 1960-aj jaroj ne plu konsideriĝas aktuala, kaj tial multaj lingvistoj ne plu uzas la grupigon de "anglo-frisa lingvaro". Anstataŭ la hipotezo de anglo-frisa pralingvo la lingvisto Friedrich Maurer dum la jaro 1943 proponis modelon de "Norda-Maro-ĝermana lingvogrupo", al kiuj apartenu pluraj lingvoj kun komunaj trajtoj (pli detale pri la diversaj dividoj lebeblas en la artikolo pri la okcidentĝermana lingvaro). Tamen daŭre oni ne pridubas la proksiman parencecon inter la malnovangla kaj la malnovfrisa lingvoj.
La angla lingvo kaj siaj proksime parencaj lingvovariaĵoj havas kune kun la frisa lingvaro iujn trajtojn, kiuj dividas ilin de la aliaj okcidentĝermanaj lingvoj. Aparte okulfrapa estas la konsonanta ŝanĝo de la plozivo "k" al frikativo (germane Käse, nederlande kaas – angle cheese, okcidentfrise tsiis [fromaĝo]; germane Kirche, nederlande kerk – angle church, nordfrise schörk [preĝejo]) Ankaŭ la forfelo de nazaloj antaŭ frikativoj kaj anstataŭa vokala longigo estas komunaĵo de la angla kaj frisa, sed ankaŭ observeblas en la platgermana kaj nederlanda lingvoj (germane fünf – angle five, okcidentfrise fiif, nederlande vijf [kvin]; germane Mund, nederlande mond – angle mouth, nordfrise müs [buŝo]).
La anglofrisaj lingvoj estas:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anglofrisa lingvaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.