Anders Gustaf Ekeberg (1767–1813) (* Karlskrona, en la 15-a de januaro 1767 - Upsalo, en la 11-a de februaro 1813) estis sveda naturalisto kemiisto kiu malkovris tantalon, en 1802.
En 1784, li studis en la Universitato de Upsalo, kie li diplomiĝis en 1788, fariĝis docento pri kemio en 1794 kaj esploristo. En 1799, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj li estis nevo de Carl Gustaf Ekeberg (1716-1784). Ia infana malsano lasis lin komplete surda, kaj pli malfrue, iu matraso akcidente eksplodis kaj tiris la vidon de unu okulo.
Anders Gustaf Ekeberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1767 en Hedvig Eleonora parish | ||||
Morto | 11-an de februaro 1813 (46-jaraĝa) en paroĥo de la katedralo de Upsalo | ||||
Tombo | malnova tombejo de Upsalo vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekeberg estas memorigita ĉefe pro lia malkovro de la kemia elemento tantalo. En 1802, dum li analizis kelkajn mineralojn en ŝtonminejo, li izolis la metalon. La nomo devenas el ties malfacileco dissolviĝi en acidoj, similante al Tantalo, en la akvoj de la infero. Pasis multe da tempo por agnoski ĝin kiel apartan elementon pro tio ke estis tre malfacile distingiĝi el la niobio, izolita de Charles Hatchett (1765-1847), en 1801. Wollaston (1766-1828) ankaŭ ne sukcesis distingi ilin, kaj nur en 1865, Jean Marignac (1817-1894) konklude elmontris la diferencon inter la du metaloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anders Gustaf Ekeberg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.