La mineralogio (ankaŭ mineraloscienco) estas la fako de terscienco okupiĝanta pri eksteraj kvalitoj de mineraloj, pri ilia kemia konsisto kaj pri ilia kristala strukturo, dureco, optikaj trajtoj, genezo kaj pozicio en la evoluo de la tera krusto.
La Mineralogio studas la ecojn, klasojn, deveno, transformiĝojn kaj praktikajn kaj ekonomiajn utiligojn de la diversaj mineraloj. Sciencisto kiu studas mineralogio estas mineralogo.
La Internacia Mineralogia Organizo estas organizo kiu nomas kaj kategoriigas mineralojn tutmonde. Tiam 2004, estas pli ol 4000 specoj de mineraloj nomitaj de la IMA. El tiuj, 150 estas abundaj, 50 estas abundetaj, kaj la aliaj estas raraj.
Kiam la mineraloj havas formojn determinitajn laŭ simetrio kaj limigitajn laŭ ebenaj surfacoj, tiuj mineraloj nomiĝas kristaloj kaj la specifa sciencobranĉo kiu studas ilin nomiĝas Kristalografio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mineralogio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.