Al-Battani kaj laŭ kompleta nomo Abū ʿAbd Allāh Muḥammad ibn Jābir ibn Sinān al-Raqqī al-Ḥarrānī aṣ-Ṣābiʾ al-Battānī (en araba: محمد بن جابر بن سنان البتاني) (latinigita kiel Albategnius, Albategni aŭ Albatenius) (ĉ.
858 – 929) estis araba astronomo, astrologo, kaj matematikisto. Li enkondukis nombrajn trigonometriajn rilatojn, kaj lia lbro Kitāb az-Zīj estis ofte citita de multaj mezepokaj astronomoj, kiaj Koperniko.
Al-Battani | ||
---|---|---|
Gravuraĵo de Albatenius. | ||
Persona informo | ||
أبو عبد الله محمد بن جابر بن سنان الحراني الصابي البتاني | ||
Naskonomo | أبو عبد الله محمد بن جابر بن سنان الحراني الصابي البتاني | |
Naskiĝo | 858 en Harran, Bilad al-Sham, Irako | |
Morto | 929 en Qasr al-Jiss, apud Samarra, Irako | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Loĝloko | Ar-Raka vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • astronomo vd | |
Laborkampo | astronomio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Unu el plej bone konataj atingoj de al-Battānī en astronomio estis la determinado de la suna jaro kiel komponita el 365 tagoj, 5 horoj, 46 minutoj kaj 24 sekundoj kio estas nur 2 minutojn kaj 22 sekundojn malakurate.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Al-Battani, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.