Adpozicio (aŭ rolvorteto) estas ĝenerala vorto por du specoj de partikuloj, prepozicioj kaj postpozicioj.
Ambaŭ montras la frazrolon de modifita substantivo aŭ substantivan sintagmon, simile kiel kazo-finaĵo. Krom la loko relative al la modifita vorto aŭ sintagmo, ambaŭ specoj de adpozicio estas esence samaj.
Ankaŭ ekzistas maloftaj lingvoj kun enpozicioj, rolvortetoj kiuj okazas ene de substantiva subfrazo. Ekzemple, en la aŭstralia lingvo Anindilyakwa, enpozicioj okazas tuj post la unua vorto en substantiva subfrazo, do en kompleksa subfrazo (kiuj havas tiulingvue ordon "adjektivo(j) + substantivo"), post la unua adjektivo (tamen je simpla substantivo, ili agas simple kiel postpozicioj). En la uto-azteka lingvo Tümpisa Shoshone (kie substantivaj subfrazoj havas ordon "substantivo + adjektivo(j)"), enpozicio okazas tuj post la ĉefa substantivo, antaŭ iuj ajn modifiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adpozicio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.