Hermann Adolf RÖBLING (naskiĝinta en la 28-a de marto 1835 en Mühlhausen, mortinta en la 19-a de junio 1908 en Arnstadt) estis germana entreprenisto.
Adolf Röbling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1835 |
Morto | 19-an de junio 1908 (73-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
Edziĝinte al Mathilde Falke (1838-1938) li loĝis ekde 1865 en Arnstadt en la Rosen-strato, ekde 1881 en la Ritter-strato nr. 12. Tie ĉi li malfermis kornaraĵfabrikon. Ĝis 1879 li pluse havis vendejon por tapetoj kaj bordaĵoj en la Rosen-strato.
En la 28-a de aprilo 1880 la fabriko registriĝis en la komerca registro. La inter 5 kaj 10 dungitoj faris - ĉefe manlabore - ujojn, pesilojn, diversformajn kulerojn, medicinajn insrumentojn, forkojn, skatolojn kaj kribrilojn. Ege ŝatatis la restintaj korneroj fare de ĝardenistoj, kiuj estis bona sterko.
Jam en la 1894-a jaro la filo Oskar ekestris kaj aĉetis la firmaon disde la patro en 1900. Ĉar la ejoj de ĉe Ritter-strato space ne plu sufiĉis oni konstruis de 1901-02 fabrikejoj en la Blumenthal-strato (hodiaŭ: Karl-Liebknecht-strato nr. 9a).
Ekde 1952 la nepo Karl (1903-77) ekentreprenistis, dume la pranepo Günter dum la 1960-aj jaroj dungitis kiel teknikisto. Intertempe la entrepreno jam ne estis en privata posedo. Ekde 1960 iĝis nova sekcio por pintoj de pipoj, cigardedoj kaj cigaroj kaj teniloj por razopenikoj.
En 1972 la tuto iĝis VEB, cetere unika en la tuta GDR siaspece. Tamen la prilaboro de korno baldaŭ reduktiĝis pro malabunda oferto de krudmaterialo, kiu anstataŭigitis parte per plastiko.
Ĝis la 1992-a jaro la entrepreno ekzistis sub la nomo ALL Arnstädter Lampenschirm und Leuchen s.r.l.. Günter Röbling estis afergvidanto.
Heidrun Fröhlich: Historische Grabstätten auf dem Neuen Friedhof Arnstadt, Arnstadt 2009, p. 61.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adolf Röbling, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.