Abrogans

Abrogans, pli ĝuste Codex Abrogans (klostra biblioteko de monaĥejo Sankt-Galo, kodekso 911), estas latina- malnovaltgermana glosaro, kies konservita kopio en Sankt-Galo estas rigardita kiel la plej malnova konservita libro en la germana lingvo.

Abrogans
Abrogans
traduka vortaro • dictionary of the German language • latina vortaro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Abrogans
vdr

Historio kaj ĝeneralaĵoj

Originante de la 8-a jarcento (765-775), la glosaro enhavas ĉirkaŭ 3.670 malnovaltgermanajn vortojn en pli ol 14.600 ekzemploj kaj estas tial valora fonto por la scio pri la plej malnova supragermanaj dialektoj. Ĝi estis nomita fare de germanaj esploristoj laŭ sia unua eniro: abrogans = dheomodi (moderne: demütig do modesta, humila). Ofte aŭ la sudtirola episkopo Arbeo de Freising aŭ la benediktana monaĥo Kero estas nomitaj kiel verkinto.

Tiu ĉi vorttezaŭro ne produktitis el korpuso de tradukitaĵoj sed strukturiĝas pure laŭ la latina alfabeto estante helpilo lingva. Ĝi estis verŝajne kompilita en Italio (eventuale en la grava suditala monaĥejo Vivarium) el diversaj antaŭaj glosaroj. Tiel ekestis vortaro en kiu malkutimaj, maloftaj esprimoj, ĉefe de biblia latino, estis klarigitaj. La vortaro estis verŝajna finfine tradukita en la germanan en la dua duono de la 8-a jarcento en la malnova bavara episkopejurbo Freising. Kelkaj tradukoj estas tamen fuŝaj.

Tradicio

Neniuj specimenoj de la tempo de origino de la glosaro en la 8-a jarcento alie konserviĝis. Nur tri pli junaj alemanaj kopioj de la bavara dokumento estas konservitaj. La plej bona, malgraŭ malbona manskribo estas la rekta kopio de la arketipo farite ĉirkaŭ 810 en Murbach por Karlo la Granda (Baesecke) aŭ en Regensburg sub episkopo Baturich (Bernhard Bischoff). (Parizo, Nacia biblioteko, cod.lat. 7640, f. 124r-132v).

Literaturo

  • Bernhard Bischoff (eld.): Die Abrogans-Handschrift der Stiftsbibliothek St. Gallen. Das älteste deutsche Buch. Zollikofer, St. Gallen 1977 (faksimilaĵo; komentoj kaj transskribo)
  • Jochen Splett: Abrogans deutsch. En: Verfasserlexikon. Band 1. 1978. Sp. 12–15
  • Jochen Splett: Abrogans-Studien. Kommentar zum ältesten deutschen Wörterbuch. Steiner, Wiesbaden 1976, ISBN 3-515-02086-1 (= Münster, Universitato, habilitiĝskribaĵo, 1972)

Eksteraj ligiloj

Tags:

Abrogans Historio kaj ĝeneralaĵojAbrogans TradicioAbrogans LiteraturoAbrogans Eksteraj ligilojAbrogansGermana lingvoKodeksoLatina lingvoMalnovaltgermana lingvoMonaĥejo Sankt-Galo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

6Informadiko1917VoĉdonadoListo de fervojaj stacioj en UkrainioKemia atako kontraŭ ĤalabĝoBerchtesgadenXOnce Upon a Time in Hollywood1960-aj jarojAngkor ŬatSeksumadoPrezoEŭropa BultenoVakcina Ribelo26-a de septembro2023Ĉinio(11722) 1998 HR115ArgentinoIslamoĜamŝoroRotacia motoroTTT-legiloMaksimumo kaj minimumoNajacSpider-ManPortugalioCirila alfabetoDanioLordeJelenia GóraGHaut-LieuUnua Kaŝmira MilitoBaritoMoskvoAnarkioDinastio QingTeresinaBiologioViolonoKeltojBarata kalendaroSalvadoroMalpleno de KirkwoodBasbaloAfganioMao ZedongMonda Basbala-Molpilka KonfederacioAdolf HollListo de historiaj eventojPsikologioMeksiko6415-a de novembroRusioSporto2004KartvelioFinnlandoSocia movado (partio)SekundoMerloJudojL’ AvaruloAbasida KaliflandoPubMedPakistano19-a de decembroBerraIDOWParizoVulcano (vulkano)Proteino🡆 More