Ĝardena Nano

Ĝardena nano (aŭ ĝardena gnomo) estas statuo, prezentanta folkloran nanon, gnomon, koboldon ktp, kiun oni uzas por ornami sian ĝardenon.

Ĝardena nano
Ĝardena Nano
Informoj
Ĝardena Nano
Ĝardena Nano
vdr
Ĝardena Nano
Ĝardena nano kun ĉarumo

Ĝardenaj nanoj estas kreitaj ĝenerale el ĉipa materialo kiel gipso, terakotoplasto; figuras maljunajn viretojn kun rozkolora haŭto, ruĝa ĉapo, blanka barbo kaj akre koloraj vestoj. Ili tenas diversajn ĝardenajn ilojn: ĉarumon (uzatan kiel florpoto), akvumilon, segilon, hakilon; aŭ muzikilojn: akordionon, violonon, sakŝalmon.

Iliaj tradiciaj kunuloj estas statuoj de cervinoj, fungoj, putoj el pneŭoj kaj malgrandaj ventmuelejoj.

Iuj modernaj ĝardenaj nanoj estas inspirataj de la bildoj de la sep nanoj de Neĝulino el la desegnofilmo fare de Walt Disney.

Historio

Ĝardena Nano 
Nano de ĝardeno de la 1990-aj jaroj

Iuj asertas, ke la unuaj ĝardenaj nanoj estis figuroj de la egipta dio Beso.

Pli malfrue, en la Ĝardeno de Boboli en Florenco oni povas vidi la statuon de la nano Pietro Barbino, fare de Valerio Cigoli.

La unuaj popularaj ĝardenaj nanoj estis fabrikataj en la urbo Gräfenroda (Turingio, Germanio) je la 17a jarcento. Ili disvastiĝis en Svision, Aŭstrion kaj aliajn landojn. Germanio gastigas 27 milionojn da nanoj de ĝardeno. La Muzeo pri ĝardenaj nanoj (germane: Gartenzwergmuseum) troviĝas en Gräfenroda, en la vilaĝocentro (Ohrdrufer Straße nr 1).

En 1847 la brito Sir Charles Isham venigis 21 ĝardenajn nanojn el Germanio por ornami sian domon en Northamptonshire.

En la 1990-aj jaroj la ĝardenaj nanoj reviviĝis kun la reveno de la kiĉa modo. Estis kreitaj nanoj en ridindaj (eĉ pornografiaj) pozicioj, vestitaj kiel huliganoj aŭ batalistoj, ĵetontaj bombojn, murdontaj aŭ murditaj.

Aperis ĝardenaj naninoj, ofte seksallogaj (almenaŭ, vidpunkte de nanoj).


Ĝardena Nano 
Ĝarden-nanigita Zamenhof, provanta kapti stelon per papilireto, celante ĝin farbi verde - kaj tiel, iĝas duobla ZEO.

En Esperantio, en 2009, inaŭguriĝis en Sillingy (Francio) humura ĝarden-nana ZEO far la lokala grupo.(Bildo ĉi-kune. Kopioj el ceramiko estas anoncitaj, kiun oni baldaŭ povos aĉeti en la diversaj libroservoj).


Bildaro

Eksteraj ligiloj

Tags:

GnomoKoboldoNano (mito)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

EtimologioMilitoDioManuel HalvelikWalzenhausen (stacidomo)JapanioMao ZedongLudoviko la 18-a (Francio)Invado de Rusio en Ukrainion (2022)UnEsperantigo de vortoj el ĉina fontoInsularoPardubiceKarl MarxMalvola orgasmoZugspitze28-a de apriloVortoDemokrata Partio (Usono)Latina lingvo29-a de septembroFontkodoSchwendi bei Heiden (stacidomo)UEuAsekura terminaro seslingvaAsketismoKurt WaldheimAlbanioNombrojListo de historiaj eventojMonatoBDSMSt. Gallen AB (stacidomo)TatarstanoMalborkDalmata hundoKrakova Societo ESPERANTO.ne18-a de septembroRamadanoKostelní MyslováImre Mészáros (aldisto)Batalo de ToursDennis KeefeEsperanto-simbolo7-a de septembroInternacia SeminarioNeustadt an der WaldnaabPedofilia movadoFlundroMidzado1994Programo ArtemisRozivkaEsperanta alfabetoRank (stacidomo)MamoSerio FoundationJiDetektivo Konan (mangao)GrekioŽdírecHIrma SeidlerStar WarsDeklaro de kristnaska paco (Finnlando)Tagoj en historio2003ĈefpaĝoPozitiva psikologio🡆 More