Barbo estas hararo, kiu kreskas ĉe viroj sur la mentono kaj la vangoj.
Haroj, kreskantaj nur sub la nazo estas nomataj lipharoj. Ankaŭ virinoj povas havi iom da barbo.
Barbo estis moda en pluraj epokoj :
En la klasika periodo de la Romia Imperio, la barbo ne estis tiel populara. La Romianoj, kiuj rigardis sin plej civilizitaj, vidis la razadon kiel signon pri tio. La barboj laŭ ili karakterizis barbarojn: la mondojn keltan, ĝermanan, persan k.s.; tie la viroj havis barbon kaj longajn harojn.
Certa problemo ĉiam restis por ili la Greka mondo, kie multaj - kaj precipe multe da famuloj - poetoj, filozofoj k.s. - portis barbojn. Kaj kulture la Grekan mondon ili nepre ne povis opinii senciviliza...
Pluraj Romianoj, ĉefe en la 2a jarcento p.Kr., en sia imitado de la Greka kulturo same ekimitis iliajn barbojn.
Kelkaj uloj kun barbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Barbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.