Ĉevalkolumo

Ĉevalkolumo estas parto de jungilaro kiu estas uzata por distribui la pezon ĉirkaŭ la kolo kaj ŝultroj de ĉevalo kiam ĝi pelas el vagono, ĉaro aŭ plugilo.

La kolumo ofte eltenas kaj kusenigas paron de kurbaj metalaj aŭ lignaj teniloj al kiuj la tiriloj de la jungilaro estas ligitaj. La kolumo permesas al ĉevalo uzi sian tutan forton dum pelado, esence ebligante al la ĉevalo peli antaŭen per siaj antaŭaĵoj en la kolumon. Kaze de uzado de jugo aŭ brustokolumo, la bestoj pelos per siaj malplej povaj ŝultroj. La kolumo havas alian avantaĝon super la jugo ĉar ĝi malpliigas premon sur la ĉevala trakeo.

Ĉevalkolumo
Du ĉevalkolumoj
Ĉevalkolumo
Moderna tirĉevalo (perĉerono) kun ĉevalkolumo (la ĉevalo ne estas tute harnisita.)

El la epoko de la inventado de la ĉevalkolumo, ĉevaloj iĝis pli valoraj por plugado kaj pelado. Kiam la ĉevalo estis harnisita per kolumo, la animalo povis apliki 50% pli da povumo al difinita tasko en difinita tempo ol povus fari okso, pro la pli granda ĉevala rapido. Aldone, ĉevaloj ĝenerale havas pli grandan reziston ol oksoj, kaj tiele povas labori pli da horojn ĉiutage. La gravo kaj valoro de ĉevaloj kiel rimedo por plibonigi agrikulturan produktadon pliiĝis kongrue al tio.

La ĉevalkolumo estis tre grava por la disvolvigo de multaj areoj tutmonde. Kie oni uzis oksojn kaj povis esti anstataŭataj de ĉevaloj, la uzado de ĉevaloj helpis ekonomiojn, kaj malpliigis dependon el la vivteniga agrikulturo. Tio permesis pli da libera tempo por speciala aktiveco, kaj sekve al disvolvigo de komenco de industrio, plibonigo de edukado kaj artoj en la apero de komerc-bazitaj urboj.

Notoj

Referencoj

  • Bolich, Susan, The History of Farming Machinery, Oxford University Press, 2005
  • Braudel, Ferand, Civilization and Capitalism, 15th-18th Century: The structure of everyday life, University of California Press, 1992
  • Chamberlain, J. Edward, Horse: how the horse has shaped civilizations, Blue Bridge, Virginia, 2006
  • Needham, Joseph, Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 2, Mechanical Engineering. Taipei: Caves Books Ltd.,1986 ISBN 0-521-07060-0
  • Spruytte, J., Littauer, M., Early Harness Systems, Hyperion Books, 1990
  • Riddle, John M., A History of the Middle Ages, 300-1500, Rowman & Littlefield, 2008
  • Wigelsworth, Jeffrey R., Science and technology in medieval European life, Greenwood Publishing Group, 2006

Tags:

JugoJungilaroPlugiloTrakeoĈevalo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

CarcaixentLos-AnĝelesoPoŝtmarkoj pri esperantoEdmund HaulerMojosaPollandoMunicipoj de Valencia KomunumoPilastroTriangulo de la mortoFloriano de Lorch3-HeptinoTisemBurundoStrato Respubliko (Tjumeno)JapanioAŭstralioLitovioKvirinala palacoFajliloMelo1922National Basketball Association2-HeptinoUsonoFrancisco de GoyaParolsintezoMartin Andersen NexøDomajna nomsistemoKanceroSârbiVulvo14-a jarcentoMuzeo de HarapoPaul LafargueKladruby (distrikto Benešov)1-HeksinoTurfoGlotaloIndonezioThe Tragically Hip16-a de apriloKievoFonua lingvoHispanio1-HeptilbenzenoMasturbadoListo da Esperanto-vortarojYoussef HindiHundoIsabelle AdjaniDistrikto Castelo BrancoSanoVikinovaĵojGramatikoSandviĉo (seksumado)KalifornioMario Vargas LlosaVarsovioSunoDistrikto BihorFemurfendoPopido🡆 More