La ĉefurbo de Japanio estas Tokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro.
Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝis ĉefurbo. Kelkaj diras ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo de Kioto, kaj ne ekzistas dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas ke la translokiĝo al Kioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.
Dum la epoko de Edo, Japanio havis tri ĉefurbon (Japane: miyako "京" ) Edo estis la ĉefurbo de la Tokugawa-a ŝoguna reĝimo, Kioto estis la loĝejo de la Japana Imperiestro kaj Osako estis la neoficiala ĉefurbo de la komercantoj.
Post la Dua Mondmilito, la nova japana konstitucio transdonis la regadon de la lando el la Imperiestro al la popolo, reprezentita per la Dieto de Japanio. Tio ĉi estas la plej forta bazo por rekoni al Tokio kiel la unusola ĉefurbo de la lando. Krome Tokio ankaŭ estas la sidejo de aliaj ŝtataj institucioj.
Ĉar ne ekzistas leĝo kiu difinas al Tokio kiel ĉefurbo, multaj japanaj leĝoj uzas la terminon "areo de la ĉefurbo" ("首都圏" shutoken) kiu enhavas Tokion. La 2a artikolo de la leĝo pri la Starigo de la Areo de la ĉefurbo el 1956 diras ke "En ĉi tiu leĝo, la termino "areo de la ĉefurbo" difinos grandan regionon kiu enhavas kaj la teritorion de la Metropolo de Tokio kaj la teritoriojn de la foraj regionoj elektitaj de la kabineto". Tio ĉi ŝajne montras ke la Registaro elektis al Tokio kiel ĉefurbon, malgraŭ tio ne estas eksplicite dirita kaj la difino de "areo de la ĉefurbo" estas limigita laŭ la kondiĉoj de tiu leĝo
En 1941, la Ministrejo pri Edukado publikigis la libron "Historio de la Reformo", kiu eĉ nuntempe estas uzata de la studantoj. La libro aludas al la "elekto de Tokio kiel ĉefurbo" ("東京奠都" Tōkyō-tento) sen mencii ion ajn pri la "translokado de la ĉefurbo al Tokio" ("東京遷都" Tōkyō-sento). Libro moderna pri historio diras ke la Mejĝi-a Registaro translokis la "ĉefurbon (shuto) el Kioto al Tokio" sen uzi la terminon "sento".
Lastatempe, ekzistas opinioj favore al transloki la ĉefurbon el Tokio al aliaj regionoj. Tio ĉi oficiale estas aludita kiel "translokado de la funkcioj de la ĉefurbo" anstataŭ "translokado de la ĉefurbo" aŭ "translokado de la Dieto kaj aliaj organizoj".
Ĉefurbo | Tempo | Sidejo |
---|---|---|
Naniwa-kyō (難波宮?) (Osako) | 4-a jarcento | Palaco Takatsu |
Asuka-kyō (飛鳥宮?) (Asuka, Nara) | 592–645 | Palaco Toyura, Palaco Owarida, Palaco Okamoto, Palaco Itabuki |
Naniwa-kyō | 645–655 | Palaco Nagaratoyosaki |
Asuka-kyō | 655–667 | Palaco Kawahara, Palaco Okamoto, etc. |
Ōmi-kyō (大津京?) (Ocu, Ŝiga) | 667–672 | Palaco Ocu |
Asuka-kyō | 672–694 | Palaco Asuka-Kiyomihara |
Fujiwara-kyō (藤原京?) (Kashihara, Nara) | 694–710 | |
Heijō-kyō (平城京?) (Nara, Nara) | 710–740 | Palaco Heijō |
Kuni-kyō (恭仁京?) (Kamo, Kioto) | 740–744 | |
Naniwa-kyō (Osako) | 744 | |
Palaco Shigaraki (紫香楽宮 Shigaraki no miya?) (Kōka, Shiga) | januaro 745–majo 745 | |
Heijō-kyō (Nara) | majo 745–784 | |
Nagaoka-kyō (長岡京?) (Nagaokakyō, Kioto) | 784–794 | |
Heian-kyo (平安京?) (Kioto) | 794–junio 1180 | Palaco de Kioto |
Fukuhara-kyō (福原京?) (Kobeo, Hyōgo) | junio 1180–novembro 1180 | |
Heian-kyō (Kioto) | novembro 1180–1868 | |
Tokio (Ĉijoda, Tokio) | ekde 1868 | Palaco de Tokio |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉefurbo de Japanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.