Ĉahbaharo (persalingve چابهار, laŭ baluĉa lingvo چھبار,) estas marhavena urbo kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto Ĉahbaharo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, Irano.
Ĝi estas la plej suda urbego de Irano kaj libera haveno (libera komerca zono) laŭ la marbordo de la Golfo de Omano fondita en 1992. La loknomo signifas: 4 printempoj (komprenu:tutjare estas printempo).
Ĉahbaharo · چابهار | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Sistano kaj Baluĉistano | ||
Telefonkodo | 0545 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 739 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 60° 39′ O 25.29194444444460.64305555555625° 18′ N, 60° 39′ O [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chabahar [+] | |||
Ĉahbaharo situas laŭ la marbordo de Makran.
Ekzistis fiŝkaptista vilaĝo kaj iama haveno nomita Ti en la najbareco de la nuna Ĉahbaharo jam antaŭ Kristo 2500. Dum konkeroj de Aleksandro la Granda la loknomo ŝaĝiĝis al Tiz, poste denove Ti. Tiu aktiva komerca haveno estis detruita fare de la mongoloj. La portugaloj havis la unuan kolonion en tiu parto ĝis 1621, poste britoj kaj denove portugaloj alvenis. La moderna urba vivo komenciĝis ĉirkaŭ 1970, kiam ĝi estis deklaritaj municipo kaj granda haveno. Moderna mararmea kaj aviadila bazo estis establita.
Pro la strategia loko Ĉahbaharo estas en fokuso de la irana evoluo. La ekonomiaj sektoroj estas fiŝindustrio kaj komercado. Estas plano fari olean kaj gasan dukton al Pakistano/Afganistano.
Ĉahbaharo estis konektita al sola ĉefvojo al la tutlanda vojreto. Tamen tiu vojo havas branĉon al Pakistano. La urbego havas ankaŭ internacian flughavenon. Ekde 2010 oni konstruas fervojan linion al Pakistano, poste Afganistano.
Ĉahbaharo situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La okcidentaj ventoj vintre kaŭzas pluvojn kaj malofte ankaŭ la musono. Jare pluvas po 116,5 mm. Inter aprilo-novembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26,7 °C, inter aprilo-oktobro ofte estas pli, ol 40 °C.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉahbaharo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.