Érd estas urbo (kun departementorajto) en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, Distrikto Érd, kies centro estas.
Ĝi estas latine Tusculanum, turke Hamzabék, germane: Hanselbeck.
Érd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2030 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 70 800 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 169 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 18° 55′ O 47.38333333333318.91666666666747° 23′ N, 18° 55′ O [+] | ||||
Areo | 60,54 km² (6 054 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Érd [+] | |||||
Érd jam kontaktiĝas kun Budapeŝto. Ĝi situas laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono kaj Budapeŝto-Pécs, laŭ la aŭtoŝoseo M6 al Pécs, fine laŭ la aŭtoŝoseo M0, kiu ĉirkaŭas Budapeŝton.
Pli frue la komunumo estis romiana Tusculanum. La unua hungarlingva mencio okazis en 1253. En 1684 la setlejo liberiĝis de turkoj. En 1776 Érd iĝis kampurbo. En mezo de la 20-a jarcento ĝi estis la plej granda hungara vilaĝo ĝis 1979, kiam ĝi iĝis urbo kaj en 2005 ricevis la rangon departementorajta.
Ĉe la suda periferio de Budapeŝto tiu favorata ĝarden-vilaĝo fariĝis industria centro dum la lastaj jardekoj, sekve ĝi ege rapide ampleksiĝis al granda "planed-urbo" - kun preskaŭ centmila loĝantaro. Tie-ĉi nia vojo suden estas fakte de antikva origino: de la ĉefurbo de la Romia provinco Panonio (Aquincum - norde de Budao) tiu vojo pavimita kondukis la komercistojn kaj legiojn al Nord-Italio (i.a. al Milano), kaj reen, kaj ĝi restis daŭre gravega komerca kaj strategia vojo tra Pannonia, Transdanubio, apud Balatono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Érd, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.