Minareto (arabe منارة manara/manārah aŭ مئذنة miʾḏanah) estas svelta turo, kiu apartenas al moskeo kaj de kies supro laŭtkrias muezino por preĝado.
Ĝi estas unu el la tipaj konstruelementoj de moskeo kaj ankaŭ unu el la karakteraj simboloj de islamaj urboj. Kelkaj el ili pluhavis arkitekturan gravon eĉ post la detruo de la resto de la moskeo, kiaj la Giraldo de Sevilo.
Laŭ Francisko Azorín minareto estas Tipa turo de mahometana templo, en kies plej alta balkono la muezeno alvokas la kredantojn. Li indikas etimologion el la araba al minara (la turo), el minar (lumaĵo) kaj nar (brilo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Minareto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.