Lepro estas infekta haŭta malsano, kaŭzata de bacilo de Hansen (Mycobaterium leprae) kaj karakterizita jen per haŭtaj aŭ mikozaj nodetoj, jen per makula erupcio, jen per diversaj nervaj perturboj kun atrofio kaj gangreno.
Ĝi daŭras pli ol jardekon kaj disvastiĝas tra-aere per sekreciaĵoj de nazo, sed malofte tra vundoj. Ĝi aperas en malpuregaj, dense loĝataj, varmaj, malsekaj (do vaporplenaj) lokoj, sed gravas ankaŭ la mankhava nutrado. Ofte la infanoj infektiĝas de la gepatroj. La bakterioj troviĝas post infektiĝo en la haŭto, mukozo, periferia nerva sistemo. La latenta tempo estas pluraj jaroj.
Lepro | |
---|---|
infekta malsano • malsano | |
Ĝi havas tri tipojn:
Lepro estas malsano de malriĉeco: kontaminitaj akvoj kaj alimentoj kaj malbona nutrado estas bezonaj por ĝia kontaminado. Ĝi ne plu ekzistas en Eŭropo post la mezepoko, sed ĝi pluvivis en Azio, Sud-Ameriko. Hodiaŭe estas grava problemo de publika sano, 700 mil novaj kazoj aperas ĉiun jaron. Brazilo, Angolo, Kongo, Ebura Bordo, Gvineo, Barato, Liberio, Madagaskaro, Mozambiko, Nepalo, Centr-Afrika Respubliko kaj Tanzanio suferas 90% de ĉiuj kazoj de tiu malsano, 70% estas en Barato. Brazilo havas la pli malbona estatistikon laŭ loĝantaro: 4,2 el mil homoj havas lepron en Brazilo. En substato Parao, Brazilo, estas 1,5 miliono da homoj kiuj riskas akiri ĝin. En Amazonio, lepro estas endemia malsano. En aliaj regionoj de Brazilo, kiel San-Paŭlio estas oftaj epidemioj.
Ĝi estas jam kuracebla, sed gravas la izolo de la lepruloj (en la 19-a jarcento ekzistis izolitaj insuletoj en Sud-Ameriko).
La mezepokaj leprulejoj (leprosorium) estis la prauloj de la postaj hospitaloj.
La lepruloj devis iri en la mezepoka Eŭropo per knariloj aŭ per blanka bastono sub aparta flago.
Dum la antikveco kaj mezepokoj, ĉefe en Biblio, multaj haŭtmalsanoj estas ankaŭ nomataj lepro krom la hanseniaso.
En la mondo ekzistas multaj leprulejoj. Grupoj ligitaj al la Katolika Eklezio finance subtenas kaj administras 547 (2013), laŭ la Statistika Jarlibro de la Katolika Eklezio. Disdivido laŭ la kontinentoj: en Afriko 198, Ameriko 56, Azio 285, Eŭropo 5 kaj Oceanio 3. La plej alta nombro de leprulejoj estas en Afriko, Demokratia Respubliko Kongo (32), Madagaskaro (29), Sudafriko (23); Ameriko, Usono (1), Meksiko (8), Domingo (3), Brazilo (17), Peruo (6), Ekvadoro kaj Kolombio (4); Azio, Barato (220), Koreio (15); Oceanio, Papuo-Nov-Gvineo (3).
(Agentejo Fides, Fides News, 26-a de januaro 2013 12.23).
Helpo-portantoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lepro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.