Silvestro aŭ jarfina tago estas la nomo, kiun ricevas la lasta tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro uzata en kristanaj landoj, nome la 31-a de decembro.
En aliaj kulturoj, la jarfino havas alian daton (vidu novjaro). En okcidentaj landoj, oni festas la jarfinan tagon per dancado, drinkado (ĉefe oni drinkas multekostajn kaj specialajn alkoholaĵojn kiel ĉampano), festena manĝado kaj artfajraĵaj spektakloj. Iuj kristanoj ĉeestas diservon celebratan meznokte. La festado daŭras la tutan nokton, la "silvestran nokton", ĝis post la novjariĝo.
Tongo estas la unua loko kiu bonvenas la novan jaron, dum Usona Samoo estas la lasta. Preskaŭ ĉiu lando havas siajn proprajn tradiciojn por la jarfina tago, kutime rilataj al superstiĉoj pri bonŝanco je malsamaj kampoj; amo, monhavo, laboro aŭ sano. En multaj okcidentaj landoj, oni portas ruĝajn subvestojn dum la silvestra vespermanĝo por voki bonŝancon por la venonta jaro.
Silvestro estas vira persona nomo. Silvestro la unua estis papo en la 4-a jarcento, kies nomtago okazas la 31-an de decembro. En iuj Eŭropaj landoj kiel Germanio, Francio aŭ Pollando, la lasta tago de la jaro havas sian nomon laŭ Silvestro la unua. Ĉi tiu nomo ankaŭ estis uzata de Zamenhof en lia traduko de Fabeloj de Andersen.
Pro la religieco de la nomo, iuj Esperantistoj ekuzis aliajn formojn pli priskribajn, kiel jarfina tago.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Silvestro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.