Meza centra vokalo aŭ ŝvao estas vokalo de meza serio kaj meza nivelo («neŭtrala»).
En skribo de sonoj, ekzemple en la Internacia Fonetika Alfabeto, ĝi estas skribata kiel renversita litero «e» (ə). Laŭ sono ĝi estas simila al iu vokalo meze inter "a" kaj "e".
Meza centra vokalo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ə | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | Latina minusklo e renversita | ||||||||
IPA-numero | 322 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | ə | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+0259 | ||||||||
X-SAMPA | @ | ||||||||
Kirshenbaum | @ | ||||||||
Brajlo de IFA | |||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La sonon reprezentas aparta litero ekzemple en la lingvoj rumana (ă), albana (ë), bulgara (ъ), kaj loĵbana (y).
Ĉi tiu sono ne ekzistas en Esperanto.
La nomo "ŝvao" venas el la nomo de la hebrea diakrita vokalpunkta signo "ŝva", kiu, metita sub la litero (konsonanto), markas jen (precipe vortokomence) la supremenciitan sonon, jen foreston de vokalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝvao, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.