Zoltán Szentirmai , laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentirmai Zoltán estis hungara skulptisto, instruisto, medalisto, platetisto.
Zoltán Szentirmai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1941 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de majo 2014 (72-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto • pedagogo |
Zoltán Szentirmai naskiĝis la 4-an de decembro 1941 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 2014 en Szentendre.
Zoltán Szentirmai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1967. Lia ĉefinstruisto estis József Somogyi. Post siaj studoj li ekinstruis en faklernejo pri dekoraciistoj. En 1979 li translokiĝis al Szentendre, kiu estas la hungara ĉefurbo de artoj. Li ricevis premiojn inter 1972-2014.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zoltán Szentirmai, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.