Volupto (de la latina vorto voluptas, en kristana latina lingvaĵo kutimas la termino luxuria, do lukseco) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas plezuro de la sentumoj kaŭzanta tre vivan ĝuon.
La vorto aparte rilatas al seksa aktivaĵo kaj inkluzivas la aktivan agadon mem pligrandigi sian seksan kontentiĝon. Ĝi ne nur rilatas al korpaj deziroj, sed ankaŭ al erotikaj fantazioj. Psika bazo de la volupto estas fortaj seksaj instinktoj.
Laŭ la kristana doktrino aparte en la mezepoko, volupto estas unu el la sep gravegaj pekoj, el kiuj fontas pliaj, duarangaj pekoj. En tiu doktrino la termino uzatas sinonime al malĉasteco aŭ promiskueco kaj difiniĝas "neleĝaj aŭ nur plezurdonaj seksrilatoj". Tiu difino videbligas, kian fortan influon moralo kaj leĝaj konceptoj de la homa socio havas al la prijuĝo de volupto: eblas malsamopinie disputi pri tio, ĉu seksa rilato (nur) plezurdona estus laŭdifine malbona, aŭ ĉu tia rilato nur permesindus se la klara celo estus produkti idojn respektive se la rilato ne estus plezurdona.
Ekzistas proverboj pri volupto en Esperanto
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Volupto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.