Virtuala Kongreso De Esperanto

La Virtuala Kongreso (VK) estas formo de Universala Kongreso, okazigita per retaj metodoj en 2020 kaj 2021, pro la neceso nuligi ĉeestajn renkontojn pro la tutmonda pandemio pro Covid-19.

Virtuala Kongreso De Esperanto
UK en Bonaero 2014

La 1-a Virtuala Kongreso okazis kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas tia nomo, dato kaj daŭro, la VK estis omaĝo al la Universala Kongreso (UK), kiu en 2020 ne okazis pro la kronvirusa pandemio.

La 2-a Virtuala Kongreso okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021, en la samaj datoj kiel la ĉeesta renkonto planita por Belfasto (Nord-Irlando)

Konsisto

VK ofertas virtualan aliron al esencaj programeroj de UK kaj donas okazon por enkonduko de novaj ideoj. La VK estas senpaga por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ ne-membroj de UEA povas partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo. VK utiligos teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la etoson de UK, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj menuon de prelegoj.

Programo

La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭras averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.

La VK-programo enhavas kelkajn el la tradiciaj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo. La IKU-libro, kun la tekstoj de la prelegoj, haveblis elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazas virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.

Ne mankas specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭas virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝas “Internacia Arta Aranĝo”. Ankaŭ la Ekskursa Tago okazas virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj.

1-a Virtuala Kongreso

Vidu: 105-a Universala Kongreso de Esperanto.

2-a Virtuala Kongreso

Vidu: 106-a Universala Kongreso de Esperanto.

3-a Virtuala Kongreso

La 3-a VK havis kiel temon la saman temon de la 107-a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". Aldone al tiu estis ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, aŭtoroj kaj artistoj.

Ĝi okazis samtempe kune kun Retoso, la virtuala renkonto de TEJO, kiu proponis riĉan programon allogan al junuloj de ĉiuj aĝoj.

Krom rigardo al la pasanta jaro, la VK ankaŭ estis vitrino por novaĵoj: oni prezentis laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino kaj ĝiaj diversaj programeroj: i.a. pri Belartaj Konkursoj, Esperantologia Konferenco, scienca programo ktp. Okazis virtuala Movada Foiro (spaco por landaj kaj fakaj asocioj kaj aliaj temgrupoj) kaj prezento de agado de la komisionoj de UEA.

4-a Virtuala Kongreso

Ĝi okazos de la 23-a ĝis 26-a de novembro 2023. La temo estos “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Virtuala Kongreso De Esperanto KonsistoVirtuala Kongreso De Esperanto ProgramoVirtuala Kongreso De Esperanto 1-a Virtuala KongresoVirtuala Kongreso De Esperanto 2-a Virtuala KongresoVirtuala Kongreso De Esperanto 3-a Virtuala KongresoVirtuala Kongreso De Esperanto 4-a Virtuala KongresoVirtuala Kongreso De Esperanto ReferencojVirtuala Kongreso De Esperanto Vidu ankaŭVirtuala Kongreso De Esperanto Eksteraj ligilojVirtuala Kongreso De EsperantoUniversala Kongreso

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

POSIXMjelinoEsperanta literaturo1-HeksenoSankta Romia ImperioChișineu-CrișPrivacy BadgerHistorioFranca respublika kalendaroLeandro Fernández de MoratínMetropoliteno (romano)GLATLotte ZweigGeorgioUkrainioColor Climax CorporationLeninRifuĝintoSeksfrotadoĈefpaĝoRaportoAnnie BakerLatinida lingvaroArad (urbo)Pandemio de KOVIM-19BenicarlóPsikoza depresioPublika havaĵoCurlieKameraoLernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko RamadanovićChotýšanyUrengoja minejoNATOAntal Faludi3Seksallogo2-HeptenoAlireblo2-a de junioApologio de Sokrato (Platono)Puba montoImperioStrato Respubliko (Tjumeno)Joaquín RodrigoSerio John J. MaloneRettrompadoRoterdamoThe Times of IndiaFrancaj Ĝeneralaj Statoj2-NoninoEpiskopujo ChiemseeGenro (biologio)1901.mwCurticiSudafrika pingvenoRetforumo🡆 More