Artikolo el Monato estas publikigita kun la rajtigilo Iuj rajtoj rezervitaj de Krea komunaĵo.
La kopiado estas permesita por nekomercaj celoj, kondiĉe ke oni menciu la fonton (pro tio ne eblas senŝanĝe transpreni tekston de Monato, vidu sube). Oni do ne rajtas simple kopii tekstojn el Monato sed oni ja povas uzi ilin kiel bazon de nova teksto por Vikipedio. (Jen Permesilo Creative Commons BY-NC-3.0)
Artikoloj en Monato estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea komunaĵo Atribuite-Nekomerce (CC-BY-NC). Tiu ĉi permesilo estas pli severa ol estas permesata en Vikipedio - Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe (CC-BY-SA). Pro tio ne eblas senŝanĝe preni tekston de Monato - tio estus neglekto de kopirajto kaj tia teksto devus esti forigita de Vikipedio (post ripetita enigado de kopirajte maltaŭgaj tekstoj povas esti tia uzanto iel punita).
Tamen, kiel ĉe ĉiu alia fonto, uzantoj povas uzi tekston de Monato por reverki artikolon per propraj esprimoj (kopirajtitaj estas precizaj formulacioj, ne la faktaj informoj).
Per la la ŝablono {{El Monato|Ordiga ŝlosilo}} oni povas aperigi la jenan tekston en la artikolo:
Krome, la koncerna artikolo aŭtomate eniros kategorion, kiu kolektas la artikolojn. La artikolo estos menciita en la sinsekvo, difinita per la ordiga ŝlosilo. Se do oni uzas la ŝablonon {{El Monato|MAUL, Stefan}}, la artikolo estos menciita sub M de Maul en la kategorio.
Oni ankaŭ povas uzi la ŝablonon per plia parametro. {{El Monato2|Artikolo|Verkinto de la artikolo en ''Monato''}} ne nur indikas, ke teksto estas bazita sur tekstoj el Monato, sed krome, kiu estas la aŭtoro kaj la titolo de la originala artikolo. Ekzemple la ŝablono {{El Monato2|Artikolo|Stefan Maul}} donas la jenan rezulton:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Monato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.