Reĝlando de Viĝajanagara, Viĝajanagara imperio (kanara lingvo: ವಿಜಯನಗರ ಸಾಮ್ರಾಜ್ಯ Vijayānagara Sāmrājya, telugua lingvo: విజయనగర సామ్రాజ్యము Vijayānagara Sāmrājyamu) – hinduisma ŝtato ekzistanta en la 11-a ĝis 17-a jarcentoj sur Dekkana Altebenaĵo en Suda Barato.
Ĝi aperis rezulte de disfalo de Delhia Sultanlando kaj estis la lasta el grandaj hinduaj reĝlandoj, kiu rezistis al la islama invado. Kulmina tempo de la imperio estis en la 15-a jarcento kaj la unua duono de la 16-a, kiam la reĝlando ampleksis per sia regopovo preskaŭ la tutan teritorion sude de la rivero Kriŝno kaj altrudis al sultanlandoj sian arbitracion. Finon de la potenco de la ŝtato alportis alianco de islamaj sultanlandoj de la norda Dekkano, kiu en 1565 venkis armeojn de la Viĝajanagara imperio en granda batalo de Talikota, kio signife malfortigis la imperion kaj ebligis al montaj triboj detruon de la ĉefurbo de la ŝtato. Ĉefurbo de la reĝlando ĝis tiu ĉi tempo estis grandioza Viĝajanagaro, aŭ la Urbo de Venko – de kiu prenis sian nomon.
Viĝajanagara imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • imperio • historia epoko • arkeologia epoko • imperio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Vijayanagara • Penukonda • Chandragiri • Velor | ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Resumo: Imperiestro de Viĝajanagaro estis la lasta glora hindua imperio en la hinda historio de 1336 p.K. ĝis 1556. Ĝi kuŝis en sudo de Hindio proksimume sur la nuna subŝtato Karnatako, ties ĉefurbo estis Viĝajanagaro, pri kiu restas nur ruinaĵoj, ĉar la urbo estis kaptita kaj detruita de islamana armeo en jaro 1556.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Viĝajanagara imperio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.