La verdakabaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Ĝi kongruas kun la Insularo de Kabo-Verdo en la Atlantika Oceano. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj.
Verdakabaj sekaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
| ||||
Topografie, alternas ebenaĵoj, altaj aktivaj vulkanoj kaj kapturnaj deklivoj. La pli montarecaj lokoj ricevas pli da precipitaĵo ol la pli ebenaĵaj.
Antaŭ al homa koloniigo, la ebenaĝoj estis kovrataj de vegetaĵaro de savano aŭ stepo kaj la pli altaj zonoj de seka arbustaro. En la plej montarecaj insuloj abundis la seka musona arbaro.
Plejparto de tiu origina vegetaĵaro estas malaperinta, kaj sole postrestas etaj arbareroj apud la montopintoj kaj aliaj zonoj nealirebeblaj.
Iuj 92 plantospecioj (14 pocentoj) estas endemiaj en tiuj insuloj, kvankam malmulte da informo estas disponebla pri iliaj nuntempa stato kaj distribuo (WWF kaj IUCN 1994). Almenaŭ unu endemia planto estas minacata, subarbaraĵa arbo Sideroxylon mirmulano. La endanĝerigita drakarbo (Dracaena draco) ankaŭ tie ĉi hejmas.
La insuloj estas zonoj de reproduktado por la marbirdoj, kiel Pterodroma feae (procelariedoj), Fregata magnificens (fregatedoj) kaj Phaethon rubricauda (faetonedoj).
Tiu ci ekoregiono gastigas kvar endemiajn birdospeciojn :
El la dek kvin verdakabaj lacertulaj specioj, dek du estas endemiaj.
92 specioj de plantoj estas endemiaj en Kabo-Verdo. El ili, arbeto nomata Sideroxylon mirmulano.
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La agrikulturo kaj la enkonduko de kaproj kaj de ekzotikaj plantoj estas detruintaj plejparton da la originaj faŭno kaj flaŭro.
La ekoregiono situas en la grava birda areo de Kabo-Verdo.
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
AT0201 Verdakabaj sekaj arbaroj | Kaboverdo |
AT0202 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj | Madagaskaro |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Verdakabaj sekaj arbaroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.