Verda revolucio estas la nomo de eksperimento – originale, plano de la Monda Banko - en malriĉaj landoj (ĉefe en Barato) ekde la 1960-aj jaroj por venki la malsaton per (tiam) moderna agrartekniko.
La eksperimento estis forte apogita de registaroj en la koncernaj landoj.
La rikoltograndiĝojn en la agrikulturo kaŭzis ŝanĝon je suragra monokulturo kaj la trafaj krucigoj de la diversaj subspecoj. La kamparanojn anstataŭis profesiaj kultivistoj. Tiu industria kultivado kondukis al evoluo de "malsata" semaĵo, t.e. rikoltaĵo, kies pligrandiĝanta inputo (agrokemiaĵoj, akvumado, pesticiduzo ks.) donas pli grandan rikolton. La uzitaj metodoj de la verda revolucio estis por la etkamparanoj tro kostaj. Aldone aperas la dependeco de la etkamparanoj al internaciaj kemi- kaj agrarkonzernoj. El ekologia vidunkto, la verda revolucio havas du negativajn sekvojn: unufoje danĝerigas la elformiĝanta monokulturo la biodiversecon, ĉar nur kelkaj specioj de uz- kaj kulturplantoj estas kultivataj. Aldone altigas la sentemon de monokulturoj je fiinsektoj kaj malsanoj. Alifoje la metodoj uzataj dum la verda revolucio ŝarĝas la medion kaj detruas la ekologiajn procezojn.
Multaj traktas la genteknikon kiel duan verdan revolucion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Verda revolucio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.