La atmosfero de Venuso estas la tavolo de gasoj ĉirkaŭantaj Venuson.
Ĝi estas pli densa kaj dika ol tiu de la Tero. La temperaturo kaj la premo ĉe la surfaco estas respektive je 740 K (estas proksimume 470 °C) kaj je 93 baroj. La netravideblaj nuboj entenantaj sulfitan acidon flosas en la atmosfero kaj, pro ili, la optika observado de la surfaco tute neeblas. La informoj koncerne la topografio de Venuso estis konataj ekskluzive per bildigo radara. La ĉefaj atmosferaj gasoj de Venuso estas dioksido de karbono kaj nitrogeno. La aliaj gasoj aperas nur spure.
La atmosfero de Venuso estas en stato de rapidega rotacio. La tuta atmosfero ĉirkaǔiras komplete la planedon dum nur kvar teraj tagoj, pli rapide ol la sidera tago de Venuso kiu daǔras 243 terajn tagojn. La ventoj blovas ĉirkaǔ 100 m/s. Apud ĉiu poluso, anticiklona strukturo estas observebla kiun oni nomas polusa vortekso. Ĉiu vortekso entenas du centrojn kaj similas al rekonebla So formo..
Male al la Tero, Venuso ne havas magnetan kampon. Ĝia anstataŭanto estas la jonosfero kiu rolas kiel limo inter la atmosfero unuflanke kaj aliflanke la spaco kaj la suna vento. Tiu tavolo jonizita protektas Venuson de la suna magneta kampo, donante al Venuso propran magnetan ĉirkaǔaĵon. La plej malpezaj gasoj, kiel la akvo, trairantaj la jonosferon estas senĉese detruitaj pro la suna vento Oni pensas nuntempe ke la atmosfero de Venuso estis, antaŭ kvar miliardoj da jaroj, simila al tiu de la Tero kun likva akvo ĉe la surfaco. La forceja efiko kaŭzis la vaporiĝon de la akvo kaj pro tio ŝajnigus la kreskon de la kvanto de aliaj forcejaj gasoj.
Kvankam la etoso ĉe la surfaco estas vere malagrablaĉega, la atmosferaj premo kaj temperaturo je proksimume 50 km surper la surfaco de la planedo estas preskaŭ la samaj kiel tiuj de la Tero. Pro tiu simileco, tiu alta tavolo de la atmosfero estas la regiono kiu plej similas al la teraj kondiĉoj en la sunsistemo, eĉ pli ol la surfaco de Marso.
Unue pro la simileco de premo kaj de temperaturo kaj due ĉar la strukturo de la aero kiun ni spiras (21 % oksigeno, 78 % nitrogeno), rolas kvazaŭ gaso kiu havas porteblecojn en la Venusa atmosfero kiel heliumo en la Tera atmosfero, tiu alta tavolo de venusa atmosfero estis proponita kiel eko por la esploro kaj la koloniado de la planedo.
En 1761, rusa multfakulo Miĥail Lomonosov observis arkon de lumo ĉirkaŭanta la parton de Venuso de la disko de la Suno komence de la elirfazo de la transito kaj finis ke Venuso havas atmosferon. En 1940, Rupert Wildt kalkulis ke la kvanto de CO2 en la Venusa atmosfero altigus surfactemperaturon super la bolpunkto por akvo. Ĉi tio estis konfirmita kiam Mariner 2 faris radiometrajn mezuradojn de la temperaturo en 1962. En 1967, Venera 4 konfirmis ke la atmosfero konsistis ĉefe el karbondioksido.
La dinamiko de la Venusa atmosfero estas regita de tri ĉefaj fenomenoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Venusa atmosfero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.