Miĥail Vasiljeviĉ LOMONOSOV (ruse: Михаи́л Васи́льевич Ломоно́сов naskiĝis la 19-an de novembro, 1711, mortis la 15-an de aprilo, 1765) estis rusa sciencisto, poeto kaj tutfakulo.
Miĥail Lomonosov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Михаил Васильевич Ломоносов | |||||
Naskiĝo | 8-an de novembro 1711 | ||||
Morto | 4-an de aprilo 1765 (53-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Lazarev Cemetery vd | ||||
Etno | Rusoj vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Marburg • Slava-Greka-Latina Lernejo • Kyiv-Mohyla Academy • Academic University at the St. Petersburg Academy of Sciences • Universitato de Marburg • Technische Universität Bergakademie Freiberg vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Vasily Dorofeyevich Lomonosov vd | ||||
Patrino | Elena Ivanovna Sivkova vd | ||||
Edz(in)o | Elisabeth Christine Zilch vd | ||||
Infanoj | Yelena Lomonosova vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • Wiki Esperantogeologo • fizikisto • kemiisto • lingvisto • poeto • verkisto • historiisto • filozofo • inventisto • mozaikisto • geografo • universitata instruisto • matematikisto • politikisto • pentristo • sciencisto • tradukisto vd | ||||
Laborkampo | natura historio • kemio • fiziko • mineralogio • historio • filologio • metalurgio • filozofio • astronomio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johann Friedrich Henckel • Christian Wolff vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lomonosov naskiĝis en Denisovka, regiono Arĥangelsk. Post studado en Peterburgo kaj la germanaj urboj Marburg kaj Freiberg li en la jaro 1745 fariĝis profesoro pri kemio en la Peterburga Akademio de Sciencoj.
La scienca agado de Lomonosov estis ege ampleksa: Li priesploris ĉiujn kampojn de la natursciencoj, estis elstara filozofo, historiisto kaj ankaŭ lingvisto. Per sia rusa gramatiko (Rossijskaja grammatika) kaj aliaj lingvoteoriaj traktatoj li kreis la bazon por la moderna rusa literaturlingvo. Lia beletra verkaro influis i.a. al Aleksandr Puŝkin. Li mortis en Sankt-Peterburgo.
En 1745 li kaŭzis veran revolucion, kiam li estis la unua, kiu komencis prelegi en la rusa anstataŭ la latina, kiel kutime. Tiucele li devis elpensi multajn vortojn en la rusa lingvo por priskribi diversajn sciencajn konceptojn kaj enkonduki fremdajn terminojn en ĝin. Ne vane Lomonosov estis nomata "nia unua universitato". En 1755 Lomonosov fondis la Moskvan Universitaton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Miĥail Lomonosov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.