Veda sanskrito estas hindarja pralingvo.
Ĝi estas la parolata praulo de liturgia sanskrito, kaj frua descendanto de pra-hindarja. Ĝi estas proksime rilata al la avesta, nome la plej aĝa konservita irana lingvo. Veda sanskrito estas la plej aĝa atestita lingvo de la hindirana branĉo de la hindeŭropa familio.
Veda sanskrito estas la lingvo de Vedoj, nome tekstoj kompilitaj ĉirkaŭ la periodo de komenca la meza 2a al meza 1a jarmilo a.K. Ili estis parole konservitaj kiel parto de la tradicio ŝrauta de Veda recitado, antaŭa al la alveno de alfabeta skribado en Hindio dum kelkaj jarcentoj. Pro manko de kaj epigrafia pruvaro kaj de nerompita manuskripta tradicio, la Veda sanskrito estas unu el lingvoj kiuj ne povas esti tradukitaj akurate en tiu epoko. Speciale la plej aĝa epoko de la lingvo, nome la Rigveda sanskrito, nome la lingvo de la himnoj de Rigvedo, estas konservita nur en formo redaktita kelkajn jarcentojn post la kompono de la tekstoj. Rekuperado de ties origina formo estas celo de lingva rekonstruado.
El ĉirkaŭ 4a jarcento a.K., en la klasika periodo de Ferepoka Antikva Hindio, Veda sanskrito lasis la vojon al la klasika sanskrito kiel difinita de la gramatiko de Panini.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Veda sanskrito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.