La Valo de la Dek Pintoj, angle Valley of the Ten Peaks kaj france Vallée des Dix Pics, estas valo en la Nacia Parko Banff en Alberto, Kanado, kie elstaras dek rimarkindaj pintoj kaj kie estas inkludita ankaŭ la lago Moraine.
La valo povas esti atingata laŭ la ŝoseo de la lago Moraine apud la lago Louise. La dek montopintoj estis dekomence nomitaj de Samuel Allen, frua esploristo de la regiono, kiu simple referencis ilin uzante la numeralojn el unu ĝis dek en la lingvo de la Stoney Unua Nacio. Li eble lernis la terminojn el siaj indiĝenaj gvidistoj kiuj helpis lin per ĉevaloj. Nuntempe la montoj nomiĝas Fay, Little, Bowlen, Tonsa, Perren, Allen, Tuzo, Deltaform, Neptuak kaj Wenkchemna.
Valo de la Dek Pintoj | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
valo [+] | ||
Lando | Kanado | |
- koordinatoj | , 116° 12′ 52″ U 51.317777777778-116.2144444444451° 19′ 4″ N, 116° 12′ 52″ U | |
Valo de la Dek Pintoj | ||
Vikimedia Komunejo: Moraine Lake [+] | ||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Valo de la Dek Pintoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.