Vajmara Konstitucio (oficiale: Konstitucio de la Germana Regno) oni nomas la konstitucion de la Vajmara Respubliko, do de la germana ŝtato de 1919 ĝis 1933.
Ĝi estis la unua (uzata) demokratia konstitucio de Germanio. Kelkaj el ĝiaj artikoloj ankoraŭ nuntempe validas.
Unuecigita Germanio ekzistas ekde la 19-a jarcento. Tiu germana ŝtato estis monarkio (Germana Imperiestra Regno). Pro la abdiko de la imperiestro la 9an de novembro 1918 kaj ĝenerale pro la novembra revolucio necesis ellabori novan konstitucion.
La du plej gravaj decidoj estis faritaj ankoraŭ en 1918: ke la nova ŝtato estu respubliko, kaj ke ĝi (laŭ konferenco de la regno kun la unuopaj germanaj regionaj ŝtatoj) estu federacia ŝtato.
De februaro ĝis aŭgusto 1919 kunsidis la Nacia Asembleo. Pro la civilmilitecaj cirkonstancoj en Berlino, la deputitoj kunvenis en Weimar. La 14-an de aŭgusto 1919, la unua regna prezidento de la Vajmara Respubliko Friedrich Ebert priskribis la ĵus skribitan konstitucion en sia enoficiĝa oracio:
|
|
La Konstitucio de Weimar estis dividita en 2 ĉefpartoj. Tiuj estis dividitaj en 7 kaj 5 sekcioj. Entute la konstitucio enhavis pli ol 180 artikolojn.
Laŭ la malnova imperiestra konstitucio, ekzistis forta parlamento (Reichstag) kaj Federacia Konsilio kiuj decidis pri leĝoj, sed la ĉefministron elektis la imperiestro. En la nova konstitucio ekzistis forta regna prezidanto, kiu nomumis la ĉefministron. Sed la parlamento povis poste malelekti registaron.
Simile, la regna prezidanto rajtis ordoni dekretojn en katatastrof-kazoj, kiujn la parlamento tamen povis abolicii.
Pro la balotaj elektoj, en la parlamento malofte troviĝis konstruema plimulto por stabila registaro. Tial la regna prezidanto havis praktike pli da povo ol la konstituci-farintoj deziris.
|
|
La konstitucio mem estis apenaŭ ŝanĝita, sed la praktikado do estis sufiĉe malatentanta la konstituciajn principojn. Ekzemple, dum pluraj jaroj validis t.n. "povigaj leĝoj", laŭ kiuj ankaŭ la registaro rajtis decidi pri leĝo (anstataŭ la parlamento), kaj 1919-1924 kaj ekde 1930 la regna prezidanto ordonis multe da dekretoj.
En 1933 la regna prezidanto Paul von Hindenburg decidis nomumi Adolf Hitler ĉefministro. Tio je si mem ne estis kontraŭkonstitucia, sed ja la posta fakta regado de Hitler kaj lia detruado de la konstitucio. Kiam von Hindenburg mortis en 1934, Hitler nomis sin Führer und Reichskanzler (gvidanto kaj ĉefministro) kaj la posteno de regna prezidanto restis vaka. La konstitucio mem neniam estis oficiale aboliciita.
Pro la fino de la respubliko, poste oni emis kulpigi la konstitucion pri ĝi. Tio ne estas pravigebla. Sed en 1948/1949, kiam (okcident)germanaj politikistoj decidis pri nova konstitucio (la nuna), oni sufiĉe ŝanĝis la konstitucian skeleton: la nuna prezidanto ne plu havas tiom multe da funkcioj, kaj la ĉefministron elektas eksplicite la parlamento.
La nuna konstitucio de Germanio deklaras kelkajn artikolojn de la vajmara konstitucio (pri religiaj aferoj) ankoraŭ validaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vajmara Konstitucio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.