Václav ČTVRTEK, propranome Václav CAFOUREK (pseŭdonome Hugo Prattler) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1911 - mortis la 6-an de novembro 1976) estis ĉeĥa verkisto por infanoj kaj junularo, aŭtoro de romanoj kaj dramoj pri la nuntempaj infanoj, sed ankaŭ de erotikaj fabelaj mitoj por plenkreskuloj.
Václav Čtvrtek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Václav Čtvrtek | |||||
Naskonomo | Václav Cafourek | ||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1911 en Prago | ||||
Morto | 6-an de novembro 1976 (65-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | Tombejo Vokovice, Prago vd | ||||
Lingvoj | franca • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Karolo vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Huge Prattler • Jan Neděla • Karel Poledne vd | ||||
Okupo | poeto • verkisto • sciencfikcia verkisto • redaktoro • dramaturgo vd | ||||
Aktiva dum | 1940– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La familio loĝis en Prago, sed dum la unua mondmilito - kiam la patro soldatis - ili vivis ĉe la avo en Jičín. La travivaĵoj el tiu urbeto profunde gravuriĝis en lia memoro kaj poste aperis en lia literatura verkado. Tie li ankaŭ komencis viziti la elementan lernejon, sed la post la milito la familio revenis en Pragon. En infanaĝo lin influis la patrino per folkloraj kantoj kaj la patro per elpensado de longegaj fabeloj.
En 1931 li abiturientiĝis ĉe gimnazio kaj foriris al Cheb labori kiel oficisto ĉe financa ofico. Tie li komencis verki bonhumoran romanon por plenkreskuloj (Whitehors kaj infano kun lentugo), kiun li eldonis en 1940 sub pseŭdonomo Hugo Prattler. Samjare li eklaboris ĉe financa direktorejo en Prago kaj poste estis sendita al Germanio devige labori. Post la dua mondmilito en 1945 li soldatis en Děčín kaj tie verkis fabelojn Leono forkuris por sia filo Petro.
Ekde 1946 li laboris ĉe ministerio de financoj kaj samtempe komencis kunlabori kun porinfanaj gazetoj, kiuj aperigis liajn fabelojn. Inter 1946-1960 li estis redaktoro de fabelaj rakontoj en Ĉeĥoslovaka Radio, gvidis ankaŭ elsendojn por lernejoj kaj jnularajn programojn pri scienco kaj tekniko. En 1960 li fariĝis profesia verkisto.
Plej grandan popularecon li akiris dank’ al televido, kiu el pluraj liaj libroj faris seriojn de dekminutaj desegnofilmoj, elsenditaj ĉiuvespere antaŭ ol infanoj iras dormi. Pri la sukceso meritis ankaŭ la desegnistoj (Radek Pilař, Zdeněk Smetana k.a.) kaj aktoroj rakontantoj (Karel Höger, Vlastimil Brodský, Jiřina Bohdalová, Jiří Hrzán, František Hanus). Kun vivantaj aktoroj estis filmita lia libro pri nuntempaj infanoj Ni tri kaj hundo el Kvinhundo.
La plej grandan popularecon atingis liaj fabelaj herooj rabisto Rumcajs, lia edzino Manka kaj ilia fileto Cipísek, koboldoj Křemílek (Buterfunga vireto) kaj Vochomůrka (Muŝfunga vireto), papilio Emanuelo, Papava Knabinjo, feino Amalinjo kaj koboldo Rákosníček (Kan-knabeto).
Petolemaj mitoj estas rakontoj pri Pragaj mitoj kun erotikaj motivoj, libro destinita por plenkreskaj legantoj.
Liaj verkoj, plenaj de poezio, estis tradukitaj al multaj lingvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Václav Čtvrtek, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.